Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunuloj, kiuj heredas Kunqu-Operon

(GMT+08:00) 2012-06-07 18:09:00

Ĉina Kunqu-Opera Muzeo situas en kvieta strateto de Suzhou, la ĉina orienta urbo. Matene de ĉiu lundo ĝis ĵaǔdo en halo kun ĉina antikva stilo, 13 maljunuloj kaj sin ek-ekzercas en Kunqu-Opero kaj ekfilmas la operojn. Ili portas scenejajn kostumojn, artefaritajn barbojn kaj vangharojn kaj kunqu-operajn ŝuojn……ŝvebas melodia kantado.

La maljunuloj estas emeritaj kunqu-operaj aktoroj. La plej juna aĝas 68 jarojn kaj la plej maljuna jam proksimas 80 jarojn. Kiam ili estis 15-aǔ 16-jaraj, ili kune lernis Kunqu-Operon, kaj de la lastaj jaroj ili sin dediĉas al Kunqu-Opero. Antaǔ pli ol 3 jaroj, sinjoro Xue Nianchun kunvokis la partnerojn por kunfari ĉi tian aferon. Li konigis:

"Ni prezentas kunqu-operajn ariojn, kiujn ni lernis de instruistoj en la 50-aj kaj 60-aj jaroj en la lasta jarcento, kaj filmos ilin kiel dokumentojn por ke posteuloj faru referencon."

70-jaraĝa Zhu Wenyuan aldonis dirante:

"Nun aperis ŝanĝiĝo de prezentado de Kunqu-Opero, kompreneble ŝanĝiĝo estas normala, sed la problemo estas, ke iu prezentado perdis la karakterizaĵon de Kunqu-Opero kaj la ŝanĝiĝo estas ne pozitiva. Por ke posteuloj sciu la veran belecon de Kunqu-Opero, ni nun filmas ariojn, kiujn ni lernis en la juneco."

Sinjoro Zhu Wenyuan kaj sinjoro Xue Nianchun fariĝis kunqu-operaj aktoroj en la sama jaro, ankaǔ emeritiĝis en la sama jaro. Kunlaboris ili en la scenejo en siaj junaj jaroj, nun ili rekunlaboras en la aĝo je pli ol 70 jaroj. Xue Nianchun diris:

"Ni kune laboris por kelkdek jaroj, nun pasis pli ol 50 jaroj, ni maljunas, sed ni ankoraǔ kapablas kune fari aferon. Ni estas gajaj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto