Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunuloj, kiuj heredas Kunqu-Operon

(GMT+08:00) 2012-06-07 18:09:00

Kunqu-Opero originas en la ĉina orienta urbo Suzhou antaǔ pli ol 600 jaroj, ĝi estas fama ĉefe pro la melodia kantado. Multaj arioj de Kunqu-Opero fontas en noveloj en la ĉina dinastio Ming. Necesas kelkaj tagoj por prezentado de kompleta opero de Kunqu-Opero, pro tio naskiĝis ekstraktoj el Kunqu-Opero, titolitaj "Zhezixi" en la ĉina lingvo. La ekstraktoj enhavas genojn de la ĉina tradicia arto Kunqu-Opero, enkorpigas la karakterizaĵon kaj belecon de la opero, kaj ĝenerale finiĝis ekstraktoj "Zhezixi" nur en 2 ĝis 3 horoj, tial kiel nunaj popularaj kantoj, "Zhezixi" rapide displivastiĝis kaj gajnis ŝaton de popolanoj.

Historie vivis pli ol 3 mil ĉi tiaj ekstraktoj, komence de la lasta jarcento, la nombro de ekstraktoj estis pli ol 600, sed nun ekzistas nur pli ol 300, plejpartaj estas tenitaj de maljunaj aktoroj, kiel Zhu Wenyuan kaj Xue Nianchun. Se ili forpasos, eble perdiĝos pli ol 100 ekstraktoj.

Pri tio, Zhu Wenyuan kaj liaj partneroj estas maltrankvilaj.

"Sen genoj, Kunqu-Opero perdos sian belecon kaj ne estos plu Kunqu-Opero."

Kunqu-Opero estas sinteza arto, ĝi kombinas kantadon, prelegon, prezentadon, vuŝuon kaj aliajn artmanierojn. La kanta metodo estas aparta, ĝia prononco originas en suzhou-a dialekto, estas milda kaj posedas 4 tonojn. Ankaǔ ŝanĝiĝo en la kantado estas sennombra, en diferencaj ekstraktoj ekzistas tre malgrandaj ŝanĝiĝoj de sama melodio. La unikeco kaj beleco ĝuste fontas en tiaj detaloj. Ekzemple, milda leviĝo de tono, rigardo el okuloj, alteco de movo de fingroj, longeco de paŝoj kaj tiel plu. Pro tio, instruado devas per buŝa transdonado kaj parkerigo.

Post emeriĝo, maljunaj aktoroj, kiel Zhu Wenyuan kaj Xue Nianchun, instruas junulojn, sed en kurso nombro de lernantoj estas limigita, certe prezentado de Kunqu-Opero bezonas kunlaboron. Nun la dokumentoj pri tradiciaj ekstraktoj estas malmultaj, ankaǔ opertrupoj ne prezentas iujn tradiciajn ekstraktojn. Por solvi la problemon, antaǔ pli ol 3 jaroj, Xue Nianchun invitis Zhu Wenyuan kune filmi la operojn, kiujn ili scias. Zhu Wenyuan tuj konsentis. Sed la gefiloj de Zhu Wenyuan ne volas sian patron fari tion, ili timas, ke la peniga laboro damaĝos la korpsanon de Zhu Wenyuan. Zhu Wenyuan trankviligis ilin dirante:

"En mia juneco, portante simplan pakaĵon ni piede iris kaj prezentis operojn tie kaj ĉie. Ni venkis ĉiun malfacilon kaj ni nian korpon ekzercis. Nun mi kapablas fari la aferon."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto