Vizitu Forumon

Havena urbo Qingdao serĉas komercan transformiĝon kaj altgradiĝon

(GMT+08:00) 2012-06-11 16:11:31

Sub la premo de malfortiĝo de la monda ekonomio, malaltiĝo de la internacia merkata bezono kaj leviĝo de la loka komerca protektismo, ĉijare ankaŭ serioziĝas la ĉina komerca situacio. Vizaĝe al la malfortaj eksterlandaj merkatoj, kiel la ĉefaj komercurboj de Ĉinio solvu la problemon? Nun Qingdao, la dua granda komerchaveno de Ĉinio, aktive ekspluatas novajn merkatojn kaj serĉas transformiĝon kaj altgradiĝon de eketerlanda komercado per altigo de aldon-valoro de la produktoj kun avangarda teknologio.

Qingdao situas en la suda parto de Shandonga Duoninsulo ĉe Flava Maro kaj oriente rigardas al Japanio kaj Sud-Koreio trans la maro. Profite de la unika situo, de tre longa tempo Qingdao ĉiam estas unu el la plej gravaj havenoj de Ĉinio por eksterlanda komerco. Post la reformado kaj malfermo de Ĉinio, Qingdao fariĝis unu el la unuaj laŭmaraj malfermaj urboj kaj ĝia kresko en eksterlanda komercado ĉiam troviĝas en la antaŭaj vicoj de la tuta lando. La eksterlanda komerco fariĝis la kolono de la urba ekonomio. Tamen de la komenco de la kuranta jaro defalis la kreska rapido de la eksporto kaj importo de la urbo. Laŭ statistiko, en la unua trimestro, la totala sumo de eksporto kaj importo atingis 16,449 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je nur 1,6% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, multe malpli alte ol la averĝo de la tuta lando, kio estis 7,3%.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto