Vizitu Forumon

Havena urbo Qingdao serĉas komercan transformiĝon kaj altgradiĝon

(GMT+08:00) 2012-06-11 16:11:31

Gvidate de la registaro, multaj entreprenoj en Qingdao pli kaj pli atentas teknikan altgradiĝon de produktoj. La Grupo Shuangxing estas entrepreno de ŝufarado. Ĝiaj ŝuoj eksportiĝas al Usono, Japanio, Hongkongo, Mezoriento, Sud-Afriko, Aŭstralio kaj aliaj sume pli ol 80 landoj kaj regionoj. Por pliigi la aldonvaloron de siaj produktoj, ĉi-jare la grupo pligrandigas investon al esplorado. Gao Jiande, esploristo de la grupo, diris,

"Per altgradigo, la kvalito de niaj produktoj pli boniĝas kaj ili ankaŭ komformas al postuloj de media protektado. La teknika aplikado de niaj produktoj jam atingis la plej altan nivelon, kompare kun la samaj produktoj de Japanio kaj Sud-Koreio. Nia teknika platformo konsistas ne nur el la teknika esplorcentro de nia grupo, sed ankaŭ el la konstanta kunlaboro kun insititutoj kaj universitatoj. Ili liveras grandan teknikan helpon al ni."

Wang Hai, ĝenerala direktoro de la Grupo Shuangxing, opinias, ke krom tio, ke la entreprenoj mem kreu proprajn markojn kaj altigu teknikan nivelon, ankaŭ la registaro devas ellabori pli multajn konkretajn rimedojn.

"Tio estas tre malfacile por entreprenoj, se oni nur postulas ŝanĝon de manieroj, reguligon de strukturoj kaj kreadon de markoj. La ŝtato nepre devas havi siajn definitivajn direkton, celon kaj normon en makroskopa kampo."

En la venonta periodo la urbo Qingdao aktive konstruos publikan servan platformon kaj antaŭenpuŝos starigon de internaciaj markoj per memkreado, kunaĉetado, luado kaj aliaj manieroj de entreprenoj. Samtempe la urbo antaŭenigos rapidan disvolvon de elektronika komerco kaj instigos entreprenojn utiligi elektronikan negocplatformon por ekspansiigi eksterlandajn merkatojn.

Por adaptiĝi al la nova situacio de eksterlanda komerco, ankaŭ la centjara Qingdao-Haveno serĉas transformiĝon kaj altgradiĝon. Qingdao-Haveno estas la plej granda haveno en norda Ĉinio. Tamen en la lastaj jaroj la haveno ankaŭ sentis fortan premon en konkurado kun periferiaj havenoj kiaj Tianjin, Jinzhou kaj Dalian. Cheng Xinnong, vicdirektoro de Qingdao-Havena Grupo, esprimis, ke transformiĝo kaj altgradiĝo estas ŝlosila vojo por disvolviĝo.

"Pri la stato de Qingdao-Haveno, ni senĉese esploras solvon de la problemo de ĝiaj transformiĝo kaj altgradiĝo. Sekve, krom servo al la landinterno, la haveno nepre ŝanĝos la ĉefajn funkciojn de ŝarĝado kaj konservado al konstruado de bilanca centro de varoj, loĝistika centro kaj komerca centro por establi la ekonomian modelon de 4a-generacia haveno."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto