Vizitu Forumon

Kelkaj pontoj en okuloj de tibeta maljunulo Ngodrup Lopu

(GMT+08:00) 2012-06-18 18:18:07
Antaŭ 61 jaroj en la 23-a de majo, 1951, la Ĉina Centra Popola Registaro kaj la loka registaro de Tibeto subskribis la Interkonsenton pri Rimedoj por Paca Liberigo de Tibeto en Pekino, kaj tiel pace liberiĝis Tibeto. Ngodrup ankoraŭ memoras, ke aŭtune en tiu jaro la Ĉina Popola Liberiga Armeo ĝuste de ĉi tie boatveturis kaj atingis Lasaon, kaj sukcese plenumis la historian mision pace marŝi en Tibeton.

Ngodrup diris, ke post paca liberigo de Tibeto, la Ĉina Popola Liberiga Armeo konstruis lignan ponton por aŭtoj sur la Rivero de Lasao, kaj pro tio pliboniĝis la loka transportado. Sed post nelonge la ponto serioze eluziĝis kaj ne povis esti uzata plu. En 1965 finkonstruiĝis la Ponto de Lasao, kiu ligas sin kun la Sichuan-Tibeta Fervojo. En la pasintaj 40 jaroj, la Ponto de Lasao ne nur faciligis transportadon por lokanoj, sed ankaŭ fariĝis ŝlosila ligilo inter Tibeto kaj landinterno de Ĉinio, kaj tiel la boatoj bovledaj kaj lignaj sin eltiris el la historia scenejo.

"Post finkonstruiĝo de la ponto la transporto tie estas ege oportuna, kaj nun 10 minutoj jam sufiĉas por atingi urban zonon de Lasao. Kiam ni estas libera, ni aŭte veturas al Lasao por promeni sur stratoj kaj turni preĝajn radojn, kaj tiel la vivo pli kaj pli koloriĝas."

( Dezajnskemo de la ponto Najin )


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto