Vizitu Forumon

Kelkaj pontoj en okuloj de tibeta maljunulo Ngodrup Lopu

(GMT+08:00) 2012-06-18 18:18:07
Kiel la moderna ponto plej frue konstruita en Lasao, la Ponto de Lasao multe kontribuis al la ekonomia disvolviĝo de Lasao. Sed nun la sol-koridora ponto apenaŭ povas kontentigi la transportan bezonadon iom post iom pliiĝantan. Por efike mildigi la transportan premon de la ponto, la loka registaro investis 300 milionojn da juanoj kaj ekkonstruis la tri-koridoran ponton Najin, kaj la ponto espereble finkonstruiĝos novembre en la kuranta jaro.

En la pasintaj 60 jaroj, de pramejo al ligna ponto, de ponto sol-koridora al tri-koridora, la pontoj perfektiĝis kaj plivastiĝis, kaj la tri pontoj spegulas pliboniĝon de la vivo en Caigongtang.

( La ponto Najin sub konstruado )

Matane en ĉiu tago, Ngodrup faras promenadon en la parko proksime de sia hejmo. La pavilono poezieca, la rivero fluanta kaj la ponto moderna en la memoro de Ngodrup iam estis sterila strando plena de senordaj ŝtonoj kaj rokoj kaj farmbieno sub la administrado de la terura servutuloposedanto, tamen dekojn da jaroj poste, la bela hejmvilaĝo jam eliminis doloron kaj malĝojon en la mensoj de ĉiuj lokanoj.

(Ding Xiaosong)


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto