Vizitu Forumon

Impona kanjono de la rivero Nujiang en Yunnan

(GMT+08:00) 2012-06-20 17:53:51

"La tuta Nujiang-kanjono similas al volumenega libro pri humanismo kaj naturascienco. Oni varie profitas el la legado de malsamaj rigardoj ."

Estas vidindejo "Ŝtona Luno", kiu posedas plej mirindan karakteron inter ĉiuj vidaĵoj de Nujiang-kanjono. Malproksime, inter nigrverdaj montĉenoj grandega ŝtona kaverno kiel plena luno alte pendas sur la ĉielo. Tra la kaverno videblas preskaŭ halucinaj nubtavoloj. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, la aparta vidaĵo "Ŝtona Luno" foje funkciis kiel grava termarko por usona generalo Chennault, kiu kondukis aviadistojn, elkursintajn el la surtera pilotado al ĝusta orientiĝo. Pro la signifoplena historio pri amikeco inter Ĉinio kaj Usono, la vidindejo "Ŝtona Luno" estas des pli aparta.

Vintre, la rivero Nujiang aspektas tenera escepte de la vidindejo "Tigra Salto". Tie oni vere tuŝas la imponan torenton: la muĝa torento tempeste levas ondegojn, estas kuraĝigaj kaj animigaj.

Cirkulas bela legendo pri la vidaĵo "Tigra Salto". Oni diras, ke princo, kiu trafis nigran magion de sorĉistino, fariĝis tigro. La trigo sopiris sian belan fiancinon, kaj riske ensaltis sur la riverbordon, kie vivis la belulino. La sincereco kortuŝis Dion, tiel ke la tigro reprinciĝis kaj la geamantoj finfine geedziĝis.

Pro la monta alto kaj rivera torento, ĉe Nujiang ne estis vojoj. Fera ŝnuro ligis ambaŭbordojn de la rivero. Nun, estas kelkaj pendaj pontoj kaj ferkablaj pontoj super la rivero. La saĝaj indiĝenoj, kiuj tra generacioj transiris la riveron per glito sur fera ŝnuro, faris la aventuran trairadon kiel turisman programon. Se vi estus sufiĉe kuraĝa, do provu sub la helpo de indiĝeno. Sinjorino Liu el Pekino ĝoje diris:

"Komence mi estis iomete timema, tamen post dekmetra glito per la ferŝnuro malaperis la timeco. Mi sentas, ke la vizito tie restas neniel vana."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto