Vizitu Forumon

Impona kanjono de la rivero Nujiang en Yunnan

(GMT+08:00) 2012-06-20 17:53:51

Kien ajn vi iras en la vidindejo, la rivero Nujiang ĉiam torente sekvas vin. En la supra baseno de la rivero tuj ŝanĝiĝas la fluo: la torenta rivero de norda valo enfluas en Bingzhongluo-subgubernion kaj de ties sudo fluas en Dala-subgubernion. Pro multfoja barado de rokoj, la rivero finfine formas duonrondan golfon. Ĝi estas ja la "unua golfo de la rivero Nujiang" . En somero kaj aŭtuno, la fluo de la rivero Nujiang kuras kaj muĝas, impone kaj grandioze; dum en vintro kaj printempo, helas kaj bluas, gracie kaj sentimentale. Sinjoro Li Wanlin estas laboranto de la vidindejo. Li konigis:

"La unua golfo de la rivero Nujiang sin karakterizas per ekstreme granda kurbo. La elstara kurbiĝo nature elstarigas insulon. Sur la vasta kampo orde dislokiĝas vilaĝoj, en kiuj domoj jen aperas jen malaperas inter matenaj nuboj kaj nebuloj."

En la norda fino de la subgubernio Bingzhongluo, kunpremiĝas Gaoligong-monto kaj Biluo-neĝmonto ĉe la fluo de la rivero Nujiang. La du apikaj klifoj vertikale elstaras de la riverobordo al la ĉielo kaj formas grandegan ŝtonpordon 500-metre altan kaj 200-metre larĝan. Tio estas la ŝtonporda pasejo malfacile trairebla.

"La ŝtonporda pasejo estas pompa kaj impona. De malproksime, ĝi aspektas kiel portalo kun klifoj de 500 metroj. Ĝi estas gorĝa pasejo por eniri Tibeton."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto