Vizitu Forumon

Shui Hetian --- fotografisto en agrabla vivritmo

(GMT+08:00) 2012-07-02 16:42:49

Tra la serena vojo, en iu angulo de distrikto Liwan, kie estas la koro de kulturoj de provinco Guangdong kaj Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono, troveblas loĝdomo volvekovrata de nigraj brikoj, kie laboras Shui Hetian, fama hongkong-a artisto kaj fotografisto. En la loktipa loĝdomo, oni sentas sin agrabla kaj vintre kaj somere, kaj pro ties kvieteco kaj pureco, tiaj loĝdomoj estas treege postulataj. S-ro Shui Hetian luprenis unu domon el ili kiel sian studion kaj aldonis gracion al ĝia tradicio.

Neniu ŝildo pendas ĉe la studio, kaj pri tiu nenia vorto tekstas. Pro tio la studio aspektas normala loĝdomo ignorebla. Tamen se oni al ĝi rigardon ĵetos, ĝia karakterizo en la menso neniam estingiĝos --- Anonima kvar-vizaĝa budho patronas la vestiblon, grandformataj lotusaj fotoj ornamas murojn, kaj fajnaj krud-lignaj tablo kaj seĝoj okupas la centron de la salono. Ĉiuj anguloj de la domo elverŝas distingan artan guston de la posedanto.

( Kvankam iom kaduka, la studio kondensigas la artan spiriton de s-ro Shui Hetian )


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto