Vizitu Forumon

Shui Hetian --- fotografisto en agrabla vivritmo

(GMT+08:00) 2012-07-02 16:42:49
Post la du fotoekspozicioj, s-ro Shui Hetian fariĝis pli kaj pli okupita. Li sinsekve finis siajn verkojn la Flava Rivero, Transmarkola Ekzotismo, Etiopio, la Ĉina Kvartalo kaj la Granda Kanalo. Liaj fotoj ankaŭ prezentiĝis en Singapuro, Malajzio, Usono, Kanado kaj Irano. En 2006 invitite de UNESKO, li havis la ŝancon foti parton da mondaj kulturaj heredaĵoj en Ĉinio. En la pasintaj kelkaj jaroj, li trairis Butanon, la misteran regnon de tibeta budhismo, por registri monaĥajn vivojn kaj lokajn folklorojn. Pli ol 30 jarojn, S-ro Shui Hetian, tra siaj lensoj, konverĝigis la lumon sur diversajn morojn, kaj pro tio, li diris, ke tio momentas, kio monumentas.

S-ro Shui Hetian ĉiam sindone okupas sin pri arto kaj fotografado, sed neniam pri famo kaj riĉeco. Laŭ lia amiko, preskaŭ ĉion el fotoekspozicioj kaj aŭkcioj li jam donacis, kaj tiel en la arta rondo li rimarkite "proletiĝis".

Nuntempe triono de la jaro li restas en Kantono por ripozo kaj fotografo. Kune kun edzino li atenteme flegas sian domon jam iom kadukan, pluve akvo-likan, kaj somere moskito-plenan.

"En la vivo festeno ne necesas, sed tempo ja valoras."

(Ding Xiaosong)


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto