Vizitu Forumon

Hejmo en Hongkongo, Negoco en Landinterno

(GMT+08:00) 2012-07-03 18:50:06

Multaj fremdlandanoj, kiuj loĝis 20 aŭ 30 jarojn en Hongkongo, vidis ŝanĝiĝojn de tiu ĉi metropolo. De la jaro 1997 post la hongkonga reveno al Ĉinio ilia sorto estis strikte ligita kun la ĉina landinterno. Brito Patrick Bruce venis al Hongkongo en la jaro 1988 kaj prenis ĝin kiel sian novan hejmlokon. Li establis kompanion de dezajnado kaj senĉese etendis sian negocon al la ĉina landinterno.

La unuan fojon mi renkontiĝis kun Bruce en premidona ceremonio de la Hongkonga Instituto de Arkitekturoj. La projekto dezajnita de lia kompanio por la landinterna urbo Kunming estis premiita de la instituto. Li konfesis, ke la projektoj dezajnitaj por klientoj en la ĉina landinterno okupas 80% de la negoco de lia kompanio, kaj inter ili estas la Vilaĝo ĉe Sanlitun, Pekino. Bruce naskiĝis en Britio en la jaro 1950 kaj loĝis jam pli ol 20 jarojn en Hongkongo. En la aĝo de pli ol unu jaro li iris al Namibio kune kun siaj gepatroj kaj finis mezlernejan lernadon en Sud-Afriko. Kiam li estis 16-jara, li revenis al Britio kaj lernis produktaĵan dezajnadon. Tiam li uanufoje aŭdis pri Hongkongo kaj revis viziti tiun ĉi orientan urbon.

Dek jarojn poste li estis sendita de la kompanio, en kiu li laboris, al Hongkongo por starigi filion. Tiam li ekŝatis tiun ĉi viglan kaj prosperan urbon. "Min forte surprizis Hongkongo per vigleco, rapideco kaj granda homfluo. Mi venis el Britio, kies ekonomio regresis de la jaro 1987, kaj vizitis Singapuron kaj Tajvanon. Ĉio, kion mi vidis, ekscitis min, ĉar vizito al tiu grandega urbo estas tre specifa afero por mi, kiu kreskis sur la afrika dezerto kaj loĝis en brita vilaĝo."

Bruce komencis la restadon en Hongkongo. Sed post nur kelkaj jaroj estis forvendita, aneksita kaj fine detranĉita la kongkonga filio, por kiu li servis, pro la ekonomia malhaŭso en Britio. Estis la jaro 1992. Por Bruce, kiu ĵus perdis la laboron, estis du elektoj: reveni al la kompanio en Britio aŭ establi sian kompanion en Hongkongo. Li kaj lia kongkonga kolego Christopher Law elektis la lastan. Ili kune establis sian kompanion Oval Partnership pri produktaĵa dezajnado. La kompanio bone funkciis danke al la subteno de klientoj de la malnova kompanio. En la jaro 1995 ilia kompanio havis klientojn el pli ol 20 aziaj landoj kaj regionoj krom la ĉina landinterno.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto