Vizitu Forumon

Hejmo en Hongkongo, Negoco en Landinterno

(GMT+08:00) 2012-07-03 18:50:06

En la jaro 1997, post kiam Britio redonis al Ĉinio la suverenecon super Hongkongo, iuj kongkonganoj migris al aliaj landoj pro la necerteco pri sia estonteco. Tamen Bruce kaj lia partnero havis neniom da maltrankvilo pri la hongkonga perspektivo. Li rememoris, ke neniu el liaj amikoj revenis al siaj propraj patrolandoj krom tiuj, kiuj jam aĝis por emeritiĝo.

Bruce vizitis la landinternon de Ĉinio preskaŭ tuj post kiam li atingis Hongkongon. En la jaro 1988 li vizitis Kantonon. Eble li ne povis imagi, ke post 20 jaroj li vizitas la landinternon almenaŭ du fojojn en ĉiu semajno.

Klientoj de la kompanio plejparte venas el la landinterno. Tamen en la komenco la kompanio havis neniun klienton el la landinterno. Li diris, ke estis bonŝance, ke la kompanio trovis ŝancon en la landinterno. "En la jaro 1993 aŭ 1994 multaj fremdlandaj firmaoj translokis siajn ĉefstabejojn de Hongkongo al Ŝanhajo aŭ Pekino, kaj inter ili estis niaj gravaj klientoj. Tial ni pensis, ke estas bone, ke ankaŭ ni iru al Ŝanhajo aŭ Pekino por daŭrigi nian servon al tiuj klientoj, alie ni perdos ilin. Tiam ni estis rekomenditaj al dombienaĵaj disvolvantoj en la landinterno, kaj fine ili fariĝis niaj klientoj."

Por kapti la ŝancon, ke la ĉina landinterno forte disvolvas infrastrukturan konstruon, la kompanio Oval partnership turnis sian servon de la dezajnado de detaladaj instalaĵoj al arkitektura planado kaj dezajnado. Nun 80% de la kompania negoco venas el la landinterno. Bruce diris: "De 1993 ĝis nun la landinterna postulado plejparte rilatas al infrastruktura konstruo, ekzemple aĉet-centroj, loĝdomoj, komercaj kvartaloj, oficejaj domoj kaj distraj instalaĵoj. Ili estas grandaj ĉu kvante ĉu arkitekture."

Nun la kompanio havas pli ol 70 dungitojn kaj starigis filiojn en Pekino kaj Londono. Kiel direkcia prezidanto de la kompanio Bruce ofte iras al la landinterno por ĉeesti al diversaj seminarioj kaj serĉi kunlaborojn. Parolante pri perspektivo de la kompanio, li diris, ke li ne deziras ekspansiigi la dungitaron. Tamen li prognozis, ke pro la rapida disvolviĝo de la landinterno la nombro pliiĝos ĝis pli ol 100 en la venontaj kelkaj jaroj, sufiĉe granda por kompanio de arkitektura dezajnado.

Bruce estas pli-ol-60-jara, tamen por li emeritiĝo ankoraŭ estas tre malproksima. Li ĝuas nunan staton kaj ofte serĉas tempon por resti kune kun sia edzino, kiu havas propran karieron. Semajnfine ili stiras ŝipon sur maro, kaj ĉiumatene li kuras sur la monton post sia loĝejo. Iliaj infanoj vivas sian vivon en malsamaj landoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto