Vizitu Forumon

La distribuitaj energiofontoj altigas ampleksan efikecon de energio

(GMT+08:00) 2012-07-09 15:30:33

Distribuita energiofonto estas tio, ke apud uzantoj oni establu la sistemon transforman de malvarmo, varmo kaj elektro per maniero skalomalgranda, kapablomalgrada, muldila kaj distribuita. La sistemo povas sendepende transformi malvarmon, varmon kaj elektron, la kerno de la sistemo estas plenumi internan transformadon de malvarmo, varmo kaj elektro per kunordiga tekniko. La altnivela gasturbina aŭ internbrula aparato povas per naturgaso produkti elektron unue kaj sekve kolekti restitan varmon. La kolektita varmo povas ree produkti malvarmecon, liveri varmon kaj produkti varman akvon por ĉiutaga vivo. Tial oni plenumis multnivelan uzon de energio kaj altigis kompleksan efikecon de energio.

Jiang Guozhang, ĝenerala direktoro de la Novenergia Kompanio sub la Grupo Huadian en Universitata Urbo de Guangzhou, diris, ke tio estas necesa protekto al elektra sekureco en centra urbo aŭ aliaj multŝarĝaj regionoj, ke oni establas distribuitajn energiostaciojn. Li diris,

" La plej granda malsamo kun tradicia elektroreto estas tio, ke ni establas distribuitajn staciojn en multŝarĝa centro. Ĉar la linio estas mallonga, reduktiĝas la perdo de energio dum transporto. Dum neĝa katastrofo en 2008, se ekzistus energiaj stacioj en centra urbo, kiuj povas rapide funkcii kaj helpi la elektran reton, la perdo reduktiĝus."

Estas unu el la la plej grandaj stacioj de la landinterno ĝis nun la energia stacio en la Universitata Urbo en Guangzhou, kiu estas konstruita kaj funkcigata de la Novenergia Kompanio sub la Grupo Huadian. La energia stacio situas en la loko de la 2-a perioda plano de la Universitata Urbo en Guangzhou, aeras pli ol 110 milojn da kvadrataj metroj. Ĝi estas grava projekto de verda kaj mediprotekta urbo. Ĝi kontentigos bezonojn pri varmo, malvarmo kaj elektro de ĉirkaŭ 200 miloj da homoj de 10 universitatoj en la areo kun 18 kvadrataj kilo-metroj de la 1a-perioda projekto de la urbo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto