Vizitu Forumon

La distribuitaj energiofontoj altigas ampleksan efikecon de energio

(GMT+08:00) 2012-07-09 15:30:33

La energia stacio uzas puran naturan gason kiel brulan materialon kaj altnivelan turbinon. Tio grandskale reduktis eligon de nitrogen-oksidaĵoj, sulfura dioksido, polvo kaj aliaj poluaĵoj. Jiang Guozhang konigis,

"Ĉiuj indicoj de media protektado, inkluzive de fumo kaj eluzita akvo estas ĉiutempe surrete kontrolitaj de la Medimonitora Centro de la Provinco Guangdong. Kiam ni komencas produktadon, tiam la centro scias la indican staton samtempe. La indicoj ĉiam atingas kaj multe superos la ŝtatajn normojn."

La energia stacio liveras puran energion, sekurecan, altefikan, ŝparan kaj mediprotektan, kiu estas energia garantio por harmonia kaj stabila funkciigo de la universitata urbo. Ĝi ricevis altajn taksojn kaj multajn laŭdojn de 10 universitatoj en la urbo, Guangdonga provinco, la registaro de Kantono kaj gajnis bonan kompleksan efikon. Jiang Guozhang konigis la funkciigan staton de la stacio.

"De la komenco, la stacio totale plenumis elektroprodukton de 1.6 miliardoj da kilvatthoroj, alretan elektron de 1.58 miliardoj da kilvatthoroj, varman akvon de 1.28 milionoj da tunoj, malaltpreman vaporon de 174 miloj da giĵuloj kaj malvarmoliveron de 91 miloj da giĵuloj. Ĉiuj efikecaj indicoj atingis aŭ ĉirkaŭis desegnitan nivelon kaj okupas gvidan lokon en tiuj de samaj aparatoj en landinterno. Ĝis la 30-a de aprilo de 2012, la aparato jam plenumis sekuran rekordon de 923 tagoj.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto