Vizitu Forumon

La retpaĝaro "Nuksoŝelo"---Scienco ŝanĝas la vivon

(GMT+08:00) 2012-07-16 16:01:06

Parolante pri nuksoŝelo, Hamleto iam diris: "Eĉ en la nuksoŝelo, mi ankoraŭ estus la reĝo de la universo." Ankaŭ brita fama fizikisto Stephen Hawking eldonis sian verkon La Universo en Nuksoŝelo, en kiu li rakontis pri sia vivo sur radseĝo. Ĉifoje en Ĉinio, nuksoŝelo venas al iu juna entreprenisto en la kapon, kaj li decidis nomi sian popularsciencan retpaĝaron "Nuksoŝelo". La retpaĝaro ja estas nuksoŝelo, ĉar kvankam babiltemoj en la retportaloj varias de kosmo al atomo, tamen nenio povas reteni kuriozecon de la homaro.

Novembre en 2010, naskiĝis la scienca retportalo "Nuksoŝelo". Ĝi estas malferma al la publiko kaj celas rekomendi sciencajn ideojn kaj dissendi sciencajn enhavojn. Post ne longe, ĉinaj scienco-adorantoj vaste akceptis ĝin pro tio, ke ĝi emas per scienco ekspliki varmajn eventojn en la socio. Xu Lai, ĉef-redaktoro de "Nuksoŝelo", diris:

(Xu Lai, ĉef-redaktoro de "Nuksoŝelo")

"En 'Nuksoŝelo' scienca temo neniam devenas de la alia. Ni emas elekti temojn en la anguloj de politiko, vivteno, ekonomio, kulturo, amuzo kaj sporto, kaj per tio, ni malfermas novajn fenestrojn por scienco."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto