Vizitu Forumon

La retpaĝaro "Nuksoŝelo"---Scienco ŝanĝas la vivon

(GMT+08:00) 2012-07-16 16:01:06
En alia intervjuo Yu Jun, redaktoro de "Nuksoŝelo" kaj doktoro en astronomio, diris, ke redaktoroj en "Nuksoŝelo" specialigas sin en diversaj fakoj, ekzemple, en biologio, geologio, ekologio, psikologio, ktp. Kiam tagmanĝis, oni senĝene babilis, kaj tiel iom da ideoj senkonscie elverŝiĝis.

"'Nuksoŝelo' plezurigas kaj politeknikajn studentojn kaj artajn kaj literaturajn studentojn. Tiuj, kiuj interesiĝas pri la naturo, povas interkoni kaj amikiĝi tie."

Distingi senbazajn onidirojn kaj eltrovi la verojn estas alia laboro de "Nuksoŝelo". En 2011 post kiam okazis tertremo en Japanio, "Nuksoŝelo" eksplikis multajn onidirojn iom popularajn pri nuklea likado, inter ili la reprezenta kazo estis, ke oni konvinkiĝis pri tio, ke manĝi jodan salon povas rezisti radioaktivon, kaj pro tio en tiu periodo joda salo en Ĉinio estis treege postulata. Responde al tio, Xu Lai diris:

"La tertremo en Japanio apenaŭ influis Ĉinion. Sed pro tio, ke Japanio estas najbaro, la mallonga distanco panikis ĉinojn. La panika aĉetado koncernas du flankojn, unu estas salo-fabrika industrio, kaj la alia estas tio, ke la salo enhavas jodon. Ni interkomunikiĝis kun specialistoj pri salo-fabrikado kaj pri medicino, kaj por la konkludo kiel eble plej konvinka, ni foje-refoje operaciis per niaj donitaĵoj. Nia batalkampo ne troviĝis en Fukushima, sed en la loko for de la okazejo. Vizaĝe al la panika publiko pro subita katastrofo, tio, kion ni devas fari, estas utiligi sciencon por mildigi iliajn emociojn."

 

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto