Vizitu Forumon

Ĉina eldona disvolviĝa forumo fokusas legadon kaj heredigon

(GMT+08:00) 2012-07-18 18:34:27

Karaj amikoj, de la jaro 2006 en Ĉinio, okaze de ĉiufoja tutlanda librofoiro oni okazigas eldonan disvolviĝan forumon. La forumaj temoj tute estas gravaj kaj atentataj problemoj en la eldona kampo, ĝi estas unu el la plej altnivela forumo de la gazetara kaj eldona kampo.

Nun, kiel kapti la novajn ŝancojn por disvolviĝi, kiel kontentigi la spiritajn kaj kulturajn bezonojn de popolanoj, kiel alvoki al la tutlanda popolo legi librojn kaj kiel realigi kulturan disvolviĝon estas zorgataj temoj, kiuj ĉiuj eldonantoj, verkistoj kaj legantoj devas serioze pensi kaj atenti. En hodiaŭa programero, ni kune fokusos la temon pri lego, vivo kaj heredigo kaj kune lernos, kiel la disvolviĝa direkto de la diĝita epoko influas nian socion, vivon kaj kulturan heredigon.

Nun, la elektronika libro rapide disvolviĝas, pli kaj pli multaj poŝlegaj programiloj aperas, pli kaj pli multaj homoj konas kaj akceptas elektronikan libron, do ĝia pozicio en eldona kampo estas pli kaj pli grava. Dum ĉifoja forumo, Liu Qiangdong, kreanto kaj Ĉefplenuma Oficisto de Jingdong retbazaro opiniis, ke la disvolviĝo de elektronika libro certe fariĝos la plej nova venonta tendenco.

"Homoj ofte demandas min, kial mia retbazaro vendas librojn, ĉar la profito el ĉiu libro estas malalta. Nun ni vendas paperajn librojn, sed nia grava celo estas venonta elektronika libro. Nun, niaj elektronikaj libroj jam estas surretigitaj, ĉiutage ni ricevas dekmilojn da abonoj."

Libro estas la plej grava portanto de kultura disvastiĝo, ĝis nun la legado de la ĉina popolo jam havas la historion de pli ol 4 000 jaroj. Nun, elektronika libro forte influas tradiciajn paperajn librojn kaj ŝanĝas la kutimon de homa legado. Kiel reprezentanto de tradicia eldona laboro, Cao Jie, prezidanto de direkcio de Xin Hua Media Limigita Kompanio diris, ke ĉar la komercistoj ŝanĝis vendajn rimedojn, ankaŭ homoj ŝanĝis siajn legajn rimedojn.

 "En la pasintaj tagoj, homoj iris Xinhua Librejon por aĉeti librojn, sed nun, iliaj legaj rimedoj ŝanĝiĝas. Ekzemple en la retbazaro de Qiangdong, iliaj vendrimedoj deredike ŝanĝis la vendadon de paperaj libroj, li vendas librojn surrete kaj sendas librojn subrete. Tiele malmultiĝis homojn, kiuj aĉetas librojn en librejo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto