Vizitu Forumon

Ĉina eldona disvolviĝa forumo fokusas legadon kaj heredigon

(GMT+08:00) 2012-07-18 18:34:27

Samtempe, homoj ŝanĝas siajn legajn rimedojn. Nun, 60% el junuloj sub la aĝo de 25 jaroj pli ŝatas legi librojn per poŝtelefono. Tio forte influas la librejojn, multajn librejoj eĉ ne povas daŭre fari komercadon.

La nova tekniko donas pli rapidajn kaj oportunajn rimedojn por gajni informojn, sed ĝi ankaŭ havas la riskon de piratado de libroj pro malalta kosto. Liu Qiangdong, kreanto kaj Ĉefplenuma Oficisto de Jingdong retbazaro, diris, ke en Ĉinio, la nuna problemo de eldona kampo estas piratado kaj uzado de legilo. Se ĉiuj retaj regiloj estas facile piratitaj, do la ĉina eldona entreprenado complete disfalos. Li diris,

"Ni vere bezonas specialan leĝon por protekti surretan eldonan rajton. En multaj grandaj retejoj de Ĉinio troviĝas granda kvanto da piratitaj libroj."

Yan Xiaohong, vicestro de Ŝtata Administracio pri Gazetaro kaj Eldonado, esprimis sian opinion. Li opiniis, ke la povo de komercistoj sub la reta medio estas ege granda. Neniu individua verko havas sufiĉe grandan povon por fari intertraktadon kun ili. Estas ege grave, kiajn informojn ni akiros, malgraŭ tio, ĉu la tekniko rapide aŭ bone disvolviĝas.

La ŝanĝiĝo de lega kutimo ne estas la unika problemo de ĉina eldona kampo. Chen Haiyan, prezidanto de direkcio de Feniksa Gazetara kaj Eldona Limigita Kompanio, opiniis, ke kvankam homoj pli kaj pli zorgas legadon, registaroj sendas librojn al vilaĝoj kaj konstruigas komparajn bibliotekojn en vilaĝoj, tamen en Ĉinio ankoraŭ ne formiĝas la socin, en kiu civitanoj tute subtenas legadon. Oni ankoraŭ devas kulturi tian socian atmosferon. Li diris,

"Mi opinias, ke la registaro devas unue doni subtenon al la verkistoj por produkti pli multajn verkojn, poste mildigi la pezojn de eldonistoj. Nun, multaj eldonaĵoj sin direktas al studentoj, sed ĉi lastaj ofte ne havas sufiĉan tempon por legi ilin kaj lernejoj ankaŭ ne sufiĉe subtenas ilin legi la eldonaĵoj. Krome, la publiko ne sufiĉe respektas valorojn de libroj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto