Vizitu Forumon

Londono: La Olimpikoj "plej Provizoraj"

(GMT+08:00) 2012-08-01 20:03:54
"la Londona Bovlo" kaj "la Ondo" Pereos post Olimpikludoj

Por la ĉefa sportejo, nome "la Londona Bovlo", kun la strukturo supre vasta kaj malsupre streta, la plafono apogata de konkretaj ŝnuroj havas la radiuson de nur 28 metroj, kaj tiel ĝi povas kovri nur du trionojn da spektantoj. Konsidere al tio, ke la klimato de la 2-semajnaj olimpikoj estas relative seka, kaj por elspezi pli malmulte, prezidanto de la Londonaj Olimpikoj riskis forlasi tut-kovran tegmenton. En la malsupra tavolo de "la Londona Bovlo" 25 mil sidlokoj estas fiksitaj, kaj ĉirkaŭe estas la malmuntebla malpeza skafaldo, kiu povas aldoni aliajn 55 mil sidlokojn. Post la olimpikoj oni malfaros la suprajn 4 tavolojn de la bovlo kaj transformos ĝin al la malgrandskala futbala sportejo, kaj la teamo West Ham United Football Club trovos sian hejmon tie.

( "La Londona Bovlo" ornamata per spektaklaj fajraĵoj )

Samtempe "la Ondo", stadiono por naĝado en la olimpikoj, ankaŭ ne povas eviti malkonstruadon. Laŭ la dezajnisto de la sportejo, origine ŝi nur pensis pri "la Ondo", sed konsidere al la manko de sidlokoj, ŝi aldonis al sia dezajno "paron da flugiloj", kiu plimultigis la sidlokojn de 2 500 ĝis 17,5 mil. Post la olimpikoj ne troveblos plu blankaj flugiloj de la stadiono, kaj la nombro de sidlokoj varios de 17,5 mil al la originaj 2 500. Krome, la tri grandaj naĝejoj dividiĝos en 5, kiuj estos malfermaj al la publiko post la olimpikludoj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto