Vizitu Forumon

Londono: La Olimpikoj "plej Provizoraj"

(GMT+08:00) 2012-08-01 20:03:54
La Pafejo---Atentu: Vulpo

La pafejoj de la Londonaj Olimpikoj sin trovas en la Brita Imperiestra Artileria Stabejo. Pro nenia kaŭzo krom monŝparado, fakte la pafejoj estas ankaŭ provizoraj konstruaĵoj sur iu herbejo. Kvar pafejoj estas senescepte en la tendoj, tiel ventumas kaj aerumas la pafejoj. Kiam pluvas, aŭdeblas la sono pro kolizio inter pluveroj kaj tendoj. En la pafada provkonkurso por Londonaj Olimpikoj, frekvencis diferencaj cirkonstancoj ĉi tie. Multaj sportistoj diris, ke oni bezonas tempon por sin adapti al la lumo, ventodirekto kaj temperaturo. Nekredeble sed vere estas, ke pro la ĉirkaŭaj herbejoj, la pafejoj posedas agrablan medion, al kiu emas vizitadi multaj vulpoj. Vespere ili kuras al la pafejoj kaj mordas kablojn, malpurigas premidonejon, kaj difektas eĉ mikrofonojn. Pro tio, la loka olimpika komitato precipe starigis "kontraŭvulpan taĉmenton" por forpeli la "sabotantojn".


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto