Vizitu Forumon

Kristala Kompanio servas por Londonaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2012-08-07 10:48:18

Maje, 2010, Lundona Olimpika Komitato deklaris al la tuta mondo siajn talismanojn por olimpikoj kaj paralimpikoj, 2012 per animatora filmo de 3,5 minutoj en sia reto. La bilda filmo estis farita de Kristala Diĝitala Teknologia Limigita Kompanio de Ĉinio, kaj dum la 2012-ajara londona olimpio la kristala kompanio liveras konstantan servon je digitalaj bildoj.

Kristala kompanio fondiĝis en 1995, servas kiel entrepreno en la flanko de digitala video. Ĝi brile servis por la pekinaj olimpikoj 2008 kaj kaptis la ŝancon sukcese aliri al la mondo, kaj servas nun por la londonaj olimpikoj. En tre mallonga tempo, la kristala kompanio, fariĝis miraklo inter ĉinaj entreprenoj, kiu rapide elkreskas sur la ĉina tero.

Parolante pri la kreskado, direktoro de la nankina filio de la kristala kompanio sinjoro Han Feng diris, ke olimpikoj sukcesigis la Kristalon.

"Nia Kristalo klopodas por fari kreon en sportoj kaj kulturoj, kaj nia kreado fontis de la ideo pri partoprenado."

Frue en la jarcento, la Kristala plenumis la 10-minutan filmon por diskonigi pekinajn stadionojn por la Pekinaj Olimpikoj. La filmo bele prezentis la sportajn instalaĵojn de la projektatajn stadionojn per la tri-dimensia teknologio, estis alte taksata. La juĝistaro de Internacia Olimpika Komitato, dum la inspektado super Pekino, klare kaj rekte konis la urban projekton de Pekino el la diĝitala filmo farita de la Kristala.

Fakte, frue en 2000, la Kristala jam aliĝis al la teamo peticii la gastigon de Ŝanhaja Monda Foiro. Tiam la kompanio jam havigis al si multajn spertojn kaj kazojn, inkluzive kreivojn kaj projektojn.

Rezulte La Kristala fariĝis la unua kontraktita komercisto pri digitala video en la historio de Olimpikoj. "Ni devas esti tia, partoprenado kaj kreivado." Han Feng memoras, ke post la pekinaj olimpikoj, ili faris videojn por grandaj solenaĵoj, kiaj la Universiado de Shenzhen, la deklaro de london-olimpikaj talismanoj kaj preparado por petici Nankinan Junularan Olimpion.

"Malmultaj ĉinaj entreprenoj aliris al la monda scenejo. Tial ni estas sub granda premo. Sed ni organizis skipojn speciale por krea novigado."

Parolante pri tio, ke la Londonaj Olimpikoj elektis la Kristalon por ke ĝi liveru la servon de diĝitalaj bildoj, Han Feng fieras. Laŭ konigo, tiutempe jam estis 16 entreprenoj britaj aŭ eŭropaj, kiuj konkurencis por esti la liveranto. Tamen la Kristala elstaris el la kandidatoj, kaj finfine gajnis la rajton servi por la Londonaj Olimpikoj. Han Feng diris:

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto