Vizitu Forumon

Kristala Kompanio servas por Londonaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2012-08-07 10:48:18

"Se rilate nur al la kreo kaj tekniko, ni ne estas la plej bona mondskale. Tamen ni estas unika, kiu kapablas fari la videojn ampleksantajn totalon el kreo, tekniko, farado kaj fakaj servoj, krome, ni posedas sukcesajn spertojn."

Li diris, ke la Kristala ĉiam deziras roli kiel ponto en aplikadoj interfaka kaj komerca, kaj per la bildoj faras diskonigon kaj donas intuician komprenigon al la publiko.

 

Nun la Kristala kerne operacias en esplorado kaj aplikadaj servoj je tridimensia vidigo. En la komerca aplikado, ili helpas al entreprenoj fari multmedian prezentadon kaj la produktojn de sceneja trejnado.

Krom la kunlaboro kun Londono, la Kristala estas invitita de la singapura registaro, dubaja registaro por helpi al ili perspektivi la urban konstruadon, kaj liveri digitalajn multimediojn por diverslandaj muzeoj, sciencaj muzeoj kaj aliaj. La brazila peticia komitato por la Olimpikoj jam invitis ĝin fari videon por diskonigon.

En la perspektivo, la Kristala espereble fariĝos entrepreno monde avangarda pri digitala bildo en la tempodaŭro de 5 jaroj. Nun 30% de la operacioj de la Kristala elvenis el eksteraj landoj. El la unusola al plura, el Ĉinio al la mondo, la Kristala entreprenas brilan markon de Ĉinio je la krea novigado.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto