Vizitu Forumon

Ree ĉampioniĝis la ĉina Super-Dan

(GMT+08:00) 2012-08-06 16:44:29

En la komenco de la batalo, Lin Dan suferis grandan malfacilon kaj perdis la unuan partion. En la 2-a partio, Lin Dan fariĝis aktiva kaj kaptis kelkajn bonajn ŝancojn. Fine Lingajnis la 2 sekvajn partiojn kaj venkis la rivalon.

Lin Dan naskiĝis en la 14-a de oktobro, 1983 en Longyan, Fujian. Li estas kromnomata la "Super-Dan" de la fanoj. Oni konsideras Lin kiel la plej grandan volanludiston de lia generacio kaj ankaŭ opinias, ke li estas la plej granda inter ĉiuj tempoj. Lin gajnis oran medalon en la olimpiaj ludoj en Pekino, 2008. Lin iĝis unu el la regantaj ludistoj de vira sol-ludo, gajninte 9 ĉampionojn en internaciaj konkursoj de 2002 ĝis 2004. Komence de 2004, Lin Dan jam okupis la unuan lokon de la monda ordlisto en la aĝo 20. Poste li ĉampioniĝis en la vira sol-ludo de Svisa Malferma Konkurso, la Tutbrita Malferma Konkurso, la Ĉina Malferma Konkurso kaj ankaŭ la internacia konkurso Tomaso en la jaro 2004.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto