Vizitu Forumon

Ree ĉampioniĝis la ĉina Super-Dan

(GMT+08:00) 2012-08-06 16:44:29

En la 29aj Olimpiaj Ludoj en Beijing en 2008, Lin Dan certe estis alte atentata de ĉiuj ĉinoj kaj siaj fanoj. De la komenco de la jaro 2008, Lin gajnis nek en la Malajzia Malferma Konkurso nek en la Korea Malferma Konkurso. Li ankaŭ perdis sian ĉampionon de la Tutbrita Konkurso al Chen Jin, sed poste li gajnis la Svisan Malferman Konkurson. En la konkurso de Tomas-Pokalo en Ĝakarto, 2008, Lin Dan venkis ĉiujn rivalojn krom en la duonfinalo li perdis al la malajzia ludisto Lee Chong Wei. En la Olimpikoj, Lin Dan, kiu estis sendube la heroo kaj alta favorito, komencis sian vojon al ora medalo. En la duonfinalo li alfrontis Chen Jin kaj venkis lin en du partioj. En la finalo li rerenkontiĝis kun Lee Chong Wei. Fine Lin batis Lee Chong Wei kaj ricevis la oran medalon per 2 partioj en 21-12, 21-8. Lin Dan tiel fariĝis la unua viro de volana Sol-ludo, kiu gajnis la tutbritan titolon, mondan konkurson, kaj la olimpian ludon. Post preskaŭ kvar monatoj, Lin Dan revenis kaj partoprenis en la Ĉina Malferma Konkurso. Li denove renkontiĝis kun Lee Chong Wei en la finalo kaj regajnis la konkurson.

En 2009, Lin gajnis la tutbritan konkurson, venkinte Lee Chong Wei 21-19, 21-12. En majo de tiu jaro, Lin Dan partoprenis en la konkurso de Sudirmana Pokalo en Guangzhou. Li ludis por la ĉina teamo en ĉiuj matĉoj kaj gajnis ĉiujn, inkluzive de la duonfinalo kontraŭ malajzia ludisto Lee Chong Wei per la ĝuste sama rezulto 21/16 - 21/16 same kiel Lee Chong Wei batis Lin Dan en la svisa malferma finalo. La ĉina teamo montris tre fortan povon por aliaj teamoj. En aŭgusto, Lin iĝis la unua ludisto gajni tri sinsekvajn mondajn konkursojn, kiam li batis samlandanon Chen Jin per la rezulto 21-18, 21-16 en 45 minutoj en la finalo de monda konkurso en Hyderabad, Hindio.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto