Vizitu Forumon

La olimpika ideo inspiras la homaron

(GMT+08:00) 2012-08-14 18:34:23

Vespere de la 27a de julio la olimpika kaldrono estis ekbruligita en la bovlo-forma stadiono de Londono. Sennombraj londonanoj aklamis kun larmoj en la okuloj la olimpikan flamon, kiam la olimpika torĉo stafetis inter urbetoj kaj distriktoj de londono. La olimpika ideo inspiras la homaron per sia aparta ĉarmo.

Sed ne ĉiuj aplaŭdis la alvenon de la olimpika flamo. Dum la torĉa stafetado en diversaj lokoj de Britio, iuj esprimis proteston kaj eĉ ludis malbonajn petolaĵojn. Tamen tiuj malsamaj voĉoj reliefigas la olimpikan spiriton de kompreno, amikeco, unuiĝo kaj honesta ludo, kaj tio estas tre valora por tiu ĉi mondo kun diversaj kulturoj kaj apelacioj.

Olimpikoj estas la plej altklasa plenampleksa sportkunveno en la mondo. Kiom da olimpikaj ĉampionoj en la pasintaj 116 jaroj restas en la memoro de la homoj? Oni memoras pri Jesse Owens, granda negra atleto, kiu gajnis 4 orajn medalojn en la Berlinaj Olimpikoj en 1936. Dum la olimpika konkurso li kaj germano Luz Long montris grandan kuraĝecon kaj forĝis profundan amikecon spite al la nazia potenco. Oni memoras tanzanian maratonan kuriston John Stephen Akhwari ne pro lia rezulto, sed pro lia kuraĝeco. Li malsukcesis, tamen li akiris respekton en la Meksik-Urbaj Olimpikoj en 1968.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto