Vizitu Forumon

La olimpika ideo inspiras la homaron

(GMT+08:00) 2012-08-14 18:34:23

Sporto enkorpigas la homan vivecon. Fortika korpo kaj sana menso estas la bazŝtono de la homa evoluo. Oni defias siajn limojn per diversaj sportoj kaj forĝas la kvaliton de firma decidemo kaj la spiriton de unuiĝo, strebante por la celo "pli rapida, pli alta kaj pli forta". Pro la eduka rolo sporto fariĝis la ponto trans landlimoj kaj lingvoj.

Junuloj kun malsamaj religiaj kredoj kaj el malsamaj landoj, nacioj kaj kulturoj komprenas, respektas kaj fidas unu alian dum konkursoj, kio akcelas la pacon kaj evoluon de la homaro, estas la olimpika misio kaj enkorpigas la belan deziron de la homaro.

Oni alte ŝatas olimpikojn ankaŭ pro tio, ke en la pasintaj 116 jaroj ĝi iom post iom formis sian kulturon simbolatan de diversaj ceremonioj. Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, asertis, ke la olimpika revo longe daŭros, se olimpikoj povus esti la fokuso dum du semajnoj, se oni daŭrigos la politikon pri urba okazigo kaj la karakterizon de la olimpika vilaĝo kaj sekvos la rutinon de ceremonioj de premidono, inaŭguro kaj malfermo.

Kiam diverslandaj homoj vidas la hisiĝon de siaj propraj naciaj flagoj; kiam diverslandaj laŭreatoj aŭdas la himnon de propraj nacioj aŭ tiun de propraj regionaj asocioj, ĉiu el ili sentas grandan gloron kaj sian apartenon. Tio estas la neelĉerpebla movforto de la sukceso de sportistoj.

Dum la olimpika evoluo iuj iniciatis kunlaboron kaj interŝanĝon pri olimpikoj, tamen ili ne komprenis kaj kontestis la emfazon de atribuo de landoj kaj regionoj. Fakte tiu atribuo enkorpigas la respekton kaj inkluzivemon al malsamaj landoj kaj regionoj kaj garantias la okazigon de olimpikoj en la difinita tempo malgraŭ politikaj kaj religiaj diverĝoj.

Ekzemple, por la Londonaj Olimpikoj, ĉu kvalifikitaj sportistoj ĉu registritaj raportistoj, ĉiuj povas senvize iri al Britio, ricevinte la inviton de la Internacia Olimpika Komitato. Ĉi-jare dek miloj da sportistoj partoprenas en la olimpikoj, plejparte reprezentante siajn proprajn landojn aŭ regionojn, kaj nur 4 sportistoj partoprenas kiel sendependuloj, ĉar iliaj propraj landoj aŭ regionoj ankoraŭ ne estas kvalifikitaj por teama aliĝo.

La olimpika movado solvas realajn kontraŭdirojn per sia aparta saĝeco kaj dievrsaj sistem-aranĝoj. Sekve de senĉesa reformado kaj rearanĝo ĝi fariĝis grava sporta kaj kultura evento kun simbola signifo en la mondo.

En la jaro 1896 sportistoj el 10 landoj partoprenis kiel sendependuloj en la 1aj modernaj olimpikoj en Ateno. Sed en la jaro 2008 al la Pekinaj Olimpikoj 204 landoj kaj regionoj sendis sportistojn.

La olimpika movado donis al ni la inspiron, ke en la nuna mondo integriĝanta, tamen plena de kontraŭdiroj, ekzistas multaj diferencoj kaj diverĝoj, kaj la homaro alfrontas komunajn defiojn kaj samtempe havas komunajn interesojn, tial por respondi al la defioj kaj sin evoluigi, oni devas serĉi la komunajn punktojn kaj flanken meti diferencojn, fidi unu alian kaj plenforte kunlabori.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto