Vizitu Forumon

Aspiro de Aurelio De Laurentiis pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-17 14:54:35

La nomo Aurelio De Laurentiis ne estas bone konata por multaj homoj, tamen oni scios pri lia reputacio en la filmprodukta kaj futbala rondoj, se oni aldonus du titolojn antaŭ lia nomo: prezidanto de la itala futbalklubo Napolo kaj plenuma ĝeneral-direktoro de la fama filmprodukta kompanio Filmauro. Aprile de la kuranta jaro Aurelio De Laurentiis ĉeestis al la 2a Pekina Internacia Film-Festivalo. Dum la restado en Pekino li akceptis intervjuon de nia raportisto kaj esprimis sian aspiron al Ĉinio.

Por De Laurentiis futbala ludo ĉiam estas la plej interesa temo. Dum kelktaga restado en Ĉinio li jam havis rektan kaj profundan konon pri la futbala merkato de Ĉinio, kaj venis al li la ideo investi al la ĉina futbalo. Li diris: "Unu el la celoj de mia vizito al Ĉinio estas esplori la ĉinan futbalon, kaj mi tre interesiĝas pri la ĉina merkato. En la lastaj tagoj mi esploris ĉinajn klubojn, inkluzive de la Tianjin-a, la pekina kaj la du ŝanhajaj. Mi sentis, ke estas necese investi al la ĉina futbalo, ĉar tie ĉi regas tre bona atmosfero: tre prospera merkato kaj fanatikaj fanoj. Oni ĉiam zorgas pri la profesiaj konkursoj en italio, Hispanio kaj Germanio, tamen ankaŭ ĉi tiea ludo estas tre ekscita."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto