Vizitu Forumon

Aspiro de Aurelio De Laurentiis pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-17 14:54:35

Parolante pri problemoj aperintaj dum la Supera Ligokonkurso de la Ĉina Futbala Asocio, De Laurentiis prezentis sian preskribon. Li opiniis, ke estas ŝlosile, ke oni baku junulojn kaj reviziu regularon de la konkurso. "Restas tre longa vojo por la ĉina ligokonkurso. La urĝa afero estas baki junajn futbalistojn. Se oni aĉetas ĉiam pli-ol-30-jarajn ludistojn, tio certe limigas la kreskadon de junaj ludistoj. Krome, mi opinias, ke dum certa periodo oni devas moderigi la limigon de la aliĝo de fremdlandaj ludistoj kaj doni al kluboj ĉi-rilatan liberecon. Se la du aferoj estos faritaj, la junaj futablistoj ellernos avangardan ideon kaj scios kiel ludi kaj kiel trejniĝi."

De Laurentiis diris, ke dum la restado en Pekino li iros al la Laborista Stadiono de Pekino por spekti la matĉon inter la pekina teamo Guo'an kaj la ŝanhaja Shenxin. Li malkaŝis, ke li planas konduki la teamon Napolo al Ĉinio por amika matĉo post tiu ĉi konkurso-sezono."

Demandite pri liaj interesoj pri la ĉina film-merkato, li diris, ke la 2a Pekina Internacia Film-Festivalo altiris multajn famajn filmproduktistojn el diversaj landoj, kaj tio sufiĉe pruvis, ke pli kaj pli evidentiĝas la graveco de la ĉina film-merkato. Li diris, ke li tre volas produkti filmon pri Ĉinio, ĉar tre multaj interesiĝas pri la ĉina kulturo ĉu en Italio ĉu en Usono.

Dum la kelktaga restado en Pekino De Laurentiis vizitis multajn lokojn de la ĉina ĉefurbo kaj observis la kutimojn kaj morojn. Parolante pri la rapida disvolviĝo de Ĉinio, li diris, ke en Ĉinio okazas eksterordinare rapida ŝanĝiĝo, kaj la monda estonteco troviĝos en Ĉinio. "Estas tute ekster mia imago, ke Pekino estas tiel moderna, kaj ĉi tie okazas neordinara ŝanĝiĝo. Fakte antaŭ 5 jaroj Ŝanhajo jam tre profunde impresis min. Dum la restado en Ŝanhajo mi vizitis la placon Nova Mondo kaj la arkitekturan ensemblon ĉe la rivera bordo Waitan. La beleco de Ŝanhajo surprizis min."

Ĉe la fino de la intervjuo De Laurentiis diris al nia raportisto sian impreson pri la ĉina kulturo. Li konfesis, ke li ekamis Ĉinion antaŭ pluraj jaroj kaj scias, ke Ĉinio reprezentas la estontecon de la mondo. Li proponis al siaj gefiloj lerni la ĉinan lingvon. "Foje mi diris al miaj infanoj: 'Vi devas lerni la ĉinan lingvon. Vi faru tion, se vi estas saĝaj. La pasinteco de la mondo estis en Ĉinio, kaj ankaŭ la estonteco troviĝos en Ĉinio'. Koncerne la edukadon de infanoj, mi volas dungi eminentan privatan instruiston el Ĉinio, kaj en la venontaj tri aŭ kvar jaroj ŝi instruos al la infanoj la ĉinan lingvon, la mandarenan."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto