Vizitu Forumon

Srilanka komercisto pri bruna teo Anura Banda

(GMT+08:00) 2012-08-29 16:45:51

De infaneco Anura Banda amas vuŝuon, la ĉinan tradician luktarton. Julie de la jaro 1995, li komencis lernadon en Ĉinio.

"Mi oftege spektis filmojn de Bruce Lee kiam mi estis juna. Tiam, mi opiniis, ke ĉiuj ĉinoj lertas en vuŝuo. Ĝuste pro la filmoj, mi tre atendis venon al Ĉinio."

Anura Banda amas ĉinan kulturon. Krom vuŝuo, li ankaŭ lernis sinsekve ŝjangŝengon, la ĉinan tradician humuran dialogon, Pekinan Operon kaj kŭajbanon, la ritman parolon aŭ monologon kun akompano de bambua klakilo. En la jaro 2006, li komencis lernadon de ĉina fama aktoro Ding Guangquan pri ŝjangŝengo. Ding Guangquan diris:

"Okazis la ceremonio por akcepti lin kiel mian oficialan disĉiplon. Dum lernado, li estis tre serioza kaj diligenta. Komence mi donis al li duajn sonbendajn registrojn pri mia ŝjangŝengo, foje kaj refoje li aŭskultis ilin ĝis ili senefikis."

En la jaro 1997 kiam li finis sian lernadon kaj revenos al Sri-Lanko, li renkontis fraŭlinon Pan Xia, nun sian edzinon, en iu hazarda ekzerco de vuŝuo. Pan Xia diris:

"Mi demandis lin: 'Ĉu vi parolas en la angla lingvo?' Li respondis: 'Jes. Mi povas instrui al vi la lingvon." Do, mi diris: 'Bone! Al vi mi instruos la ĉinan lingvon.' Poste, li eksaltis supren kaj malsupren per la ŝtuparo, ĉar li estis nervoza."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto