Vizitu Forumon

Srilanka komercisto pri bruna teo Anura Banda

(GMT+08:00) 2012-08-29 16:45:51


(Familio de Anura Banda)

Pro la amo, Anura Banda restas en Ĉinio. Post sia lernado Pan Xia laboris en la ĉina urbo Nankino je 4 jaroj, kaj tiam Anura Banda laboris en Pekino. En la 4 jaroj, Anura Banda pagis pli ol 30 mil juanojn por viziti Pan Xia en Nankino kaj telefoni kun ŝi. Ĝis nun, li konservis ĉiujn memoraĵojn kiel trezorojn. Li diris:

"Ni tenis leterojn inter ni, niajn enirbiletojn de parkoj kaj fervojajn biletojn, per kiuj mi vizitis ŝin."

La gepatroj de Pan Xia estis surprizigitaj kiam ili unuafoje vidis Anura Banda. Tiam, ili ne sciis la amon de Pan Xia kaj Anura Banda, kaj opiniis, ke Anura Banda estis kolego de Pan Xia, kaj por sperti atmosferon de la ĉina tradicia festo Printempa Festo li vizitis la familion. Sed ĵus kiam ili salutis, Anura Banda faris humuraĵon. Anura Banda diris:

"Pan sciigis min, ke mi devas titoli ilin onklo kaj onklino. Mi ne memoris tion. Laŭ mi, mi estas ŝia amato, tial ŝiaj gepatroj ĝuste estas miaj. Tial, mi titolis ilin 'Paĉjo, Panjo', ankaŭ de ĉi tiu tago, mi titolas ilin tiel."

En la jaro 2003, Anura Banda edziĝis al Pan Xia, nun ili loĝas en Pekino. En la jaro 2006, Anura Banda ekentreprenis kompanion pri eksportado de sri-lanka bruna teo al Ĉinio, kaj la skalo de la kompanio estas plej granda en Sri-Lanko.

Komence la kompanio havis nur 3 laborantojn, inkluzive de Anura Banda mem, nun la nombro estas 30. Preskaŭ en ĉiuj ĉinaj provincoj kaj municipoj, ekzistas la vendejoj de la kompanio. La kompanio ankaŭ subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun 353 pekinajn supermerkatojn, estontece kontaktos kun supermerkatojn de aliaj provincoj kaj municipoj. Cetere, la kompanio establis 12 retstaciojn por vendado.

Pro okupita laboro, Anura Banda ne faris ŝjangŝengon longtempe. Pri tio, lia instruisto Ding Guangquan diris:

"Mia instruado ne celas, ke ili fariĝos aktoroj de ŝjangŝengo, sed komprenos la ĉinan kulturon kaj fariĝos senditoj de kultura interfluo dum la lernado de la tradicia humura dialogo. Nun Anura Banda faris tion. Mi esperas, ke lia negoco estos pli kaj pli bona, kaj li fariĝos la ponto por amikeco inter la ĉina kaj sri-lanka popoloj kaj por la kultura interfluo inter la du landoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto