Vizitu Forumon

De aĉetado perbileta al senĝena --- 30-jara ŝanĝiĝo de Ĉinio en okuloj de 2 pakistananoj

(GMT+08:00) 2012-08-27 09:42:41

En 1992, la pakistana junulino Abidal, kiu ĵus diplomiĝis el hejmloka alt-lernejo, sukcesis peti eniron en la ĉina universitato. Ĉiutage en la pasintaj 20 jaroj, en ŝiaj okuloj troveblis la ŝanĝiĝoj de Ĉinio --- La stabila kaj ĉiam evoluanta socio, la diligentaj kaj optimismaj ĉinoj kaj la nacia inkluziveco por alilandaj kulturoj, tiaj trajtoj porĉiam forviŝis ŝian ideon foriri de la lando. Krome, laŭ la butikumema knabino, Ĉinio ja estas ŝia paradizo.

( Abidal preskaŭ ĉie butikumis  )

"Parolante pri aĉetado, Pekino certe ĝuas la reputacion de 'paradizo por konsumantaro'. Por fari aĉetadon miaj kolegoj eŭropaj kaj nord-amerikaj precipe al tie veturis. En Pakistano plejparto de butikoj staras unu disde aliaj. Por diversaj komercaĵoj oni devas butikumi kelkfoje. Sed en la magazenoj de Pekino vi povas trovi preskaŭ ĉion. Por mi tio ege oportunas kaj pro tio, mi ne devigite tien kaj reen pasumas."

(Ding Xiaosong)


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto