Vizitu Forumon

Pentristo Li Bin kun siaj pentraĵoj

(GMT+08:00) 2012-09-06 18:30:37

Karaj amikoj, Pekina Opero radikas en la tero de ĉina tradicia kulturo. Ĝi konvinkis homojn per siaj vasta kaj profunda arto kaj senlima aparta ĉarmo. Ĝi estas kvintesenco de la ĉina kulturo. En Ĉino, eĉ se oni ne estas aŭtoro de Pekina Opero, nek pekina-opera amotaro, kiam oni priparolas ŝeng-on(vira rolo en tradicia opero), dan-on(virina rolo en tradicia opero), ĝing-on(rolo kun pentrita vizaĝo), ĉoŭ-on(komika rolo), kiuj estas kvar ĉefaj roloj en tradicia ĉina opero, kvazaŭ oni parolas pri siaj familiaj trezoroj kun bona kono kaj granda fervoro. De longtempe, homoj konas la tradician arton pere de la ludoj kaj kantoj de operistoj. Nun, en la urbo Dalian, ekzistas homo, li pentras la delikatajn kolorŝmiritajn vizaĝojn, mildajn kaj graciajn figurojn, pimpajn vestojn kaj esprimplenajn ĉarmojn sur paperoj. Li volas konigi al homoj ĉinan nacian kvintesencon. Li estas pentristo Li Bin, el la urbo Dalian, Ĉinio.

La amo de Li Bin al tradicia opero kaj lia manio por kvintesenca pentrado strikte rilatas kun lia vivo.

Li Bin, naskiĝis en Dalian, Ĉinio, li iris al vilaĝo ZhuangHe de Dalian kiam li estis en sia 6-a jaro, pro la ŝanĝiĝo de cirkonstanco, juna Li Bin dronis en soleco. Ĉar li ne havis ludkompanojn, do li ĉiutage restis hejme por pentri la desegnojn de la tapetpapero. Post unujara vilaĝa vivo, Li Bin iris al Shandong-provinco kune kun siaj gepatroj. Tie, li komencis koni kaj kompreni ĉinan tradician operon.

"Tiam, mi loĝis proksime al trupo Luju(opero, kiu originis de Shandong provinco, kaj popularas en Shandong, Jiangsu kaj Anhui provincoj), mi estis elektita de la trupo kiel juna ludisto. Mi partoprenis en multaj ludoj de la opero. Tiu tempe, la modela opero(esprimo uzata dum la Kultura Revolucio) jam estis populara, multaj eminentaj artistoj de ĉina tradicia opero ludis ĝin, estas tre bone. Mi ŝatas ludi rolon de Hu Chuankui(rolo de modela opero), mi opinias, ke mia nuna stato forte influitis de tiama vivo."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto