Vizitu Forumon

Pentristo Li Bin kun siaj pentraĵoj

(GMT+08:00) 2012-09-06 18:30:37

Post 6-jara vivo en Shandong-provinco, Li Bin revenis al Dalian. Fakte, lia vivo havas pli multajn komplikaĵojn. Poste, li laboris en fabriko, lernis olepentraĵon en Normala Universitato de Liaoning, instruis pentradon en mezlernejo kaj poste li funkciigis projektan kompanion……li nur havis unu celon---fariĝi pentristo. En la jaro 1999, Li Bin komencis sian profesian pentristan vivon kaj komencis la pentradon de operistoj.

La fako de Li Bin estas olepentro, unue, li uzis olepentran rimedon por pentri operajn figurojn, poste, li eltrovis, ke olepentraĵoj ne povas bone esprimi spiritojn kaj filozofiojn de ĉina tradicia opero, do li komencis pentri tuĉpentraĵojn. Fine, li pruvis, ke la tuĉpentraĵo estas bona direkto.

Dum la procezo de senĉesa pensado kaj esplorado, la koncepto kaj lerteco pri operpersona pentrado ricevis sublimiĝon. Tiutempe, li ne plu sole dialogis kun la operaj figuroj per simplaj linioj kaj koloroj, li konsciis la gravecon, respondecon kaj mision de intelekturo.

"Kiel ĉino, kiel intelektulo, mi pensas, ke ni devas memvole diskonigi kulturon per kultura mensostato, mi pli kaj pli forte sentas, ke mi devas fari kelkajn aferojn. Fine, mi decidis, ke mi pentru ĝin tradician operon, iom post iom diskonigas ĝin al la tuta mondo kaj prezentas ilin antaŭ fremdlandanoj. Ĉina tradicia opero estas ne nur kvintesenco de Ĉinio, sed ankaŭ trezoro de la mondaj kulturo kaj arto."

La 22-an de marto en 2011, ekspozicio okazis en Teda Meijue Hotelo en Dalian. Ĉifoja ekspozicio inkudis la kvar ĉefajn rolojn en tradicia ĉina opero: ŝeng-on(vira rolo en tradicia opero), dan-on(virina rolo en tradicia opero), ĝing-on(rolo kun pentrita vizaĝo), ĉoŭ-on(komika rolo). La tuĉpentraĵoj pri Mei Lanfang(granda majstro de Pekina Opero) unuafoje ekspoziciitis.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto