Vizitu Forumon

Ankaŭ mi estas ĉino---intervjuo al Silvio Brignone, itala prezidanto de la kompanio Bitron

(GMT+08:00) 2012-09-12 14:26:05

"La urbo estas pli kaj pli pura. La loka registaro alte atentas median kaj ekologian protekton kaj industriaj entreprenoj translokiĝas malproksime de la urbocentro. Cetere niaj laborantoj trovis siajn amantojn ene de nia kompanio, ili edziĝas kaj aĉetas apartamentojn kaj aŭtojn, mi pensas, ke ili gajnas tion per diligenta laboro kaj ĉio ĉi estas fierinda por ili."

Kiel kapo de itala kompanio, Silvio Brignone restis plejparte en Qingdao en pasintaj 8 jaroj, tial li devas peti pluvalidigon de vizo en ĉiu jaro, tio signifas, ke en ĉiu jaro, li nepre devas resti en Ĉinio kaj iri al neniu alia loko kiam lia rest-permeso proksimiĝas al sia fino. Pro la maloportuneco, li havas ideon havigi al si Permanentan Rest-Permesan Karton por Alilandanoj. Kompreneble ankaŭ troviĝas alia kialo por tio. Li diris:

"Mi profunde amas la landon kaj mi volas resti ĉi tie por ĉiam. Kvankam mi eble foriros pro la laboro, tamen tre volas tion, kiam mi revenos, mi ne bezonos peti vizon, tio estas granda kontento por mi."

En la 17-a de majo de la kuranta jaro, Silvio Brignone akiris la karton. La karto donas al li grandan oportunecon, kaj per ĝi, li trovis apartenecon al Ĉinio.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto