Vizitu Forumon

Ankaŭ mi estas ĉino---intervjuo al Silvio Brignone, itala prezidanto de la kompanio Bitron

(GMT+08:00) 2012-09-12 14:26:05

En 2010, Silvio Brignone kun kelkaj italaj entreprenaj estroj fondis almonzdonan fondaĵon kaj disvolvis bonstatigajn aktivadojn. Ili organizis kontribuojn de objektoj al orfoj kaj kriplaj infanoj de Bonfarta Centro por Infanoj de Qingdao kaj al aidosaj malsanuloj. Ili okazigis du almozdonajn koncertojn kaj donacis bilet-enspezon al homoj, kiuj bezonas helpon.

"Mi opinias, ke en Ĉinio, alilandaj entreprenoj ne devas koncentras atenton nur al sia produkto kaj kreo de aldona valoro per malalta labor-kosto, kio ne ekzistas en nia kompanio. Mi postulis, ke nia kompanio devas kunfandiĝi kun la loka socio, kaj tio enkorpiĝas ne nur en la fondaĵo, sed ankaŭ en interkonsento pri komuna konstruo kun lernejoj. Ni ĉiam nin dediĉas al kunfandiĝo al la loka socio kaj faras ion por la socio."

Dum 8 jaroj, li multe rikoltis en sia kariero kaj estis honorata pro lia sincereco kaj bonhaveco. En 2010 la registaro de Qingdao donis al li premion Qindao kaj laŭdis lin por lia elstara kontribuo en ekonomia konstruado kaj socia disvolviĝo de Qingdao. En 2011, itala prezidento Giorgio Napolitano ordenis al li kavaliran premion.

                                                                                             ( Selena )


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto