|
|
||
Kiam mi je la 10-a vespere hejmenvenis en mian familian neston, mia edzino atendis min kun tiuj vortoj:
--- Mi aŭskultis en la radio prelegon: "Al gepatroj pri la edukado"
--- Tre bone vi faris --- mi aŭtoritate kapjesis. --- Mi ŝatas, kiam vi kulturiĝas. Sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon, ĉar mi jam apenaŭ vidas pro la malsato.
--- Ankaŭ tion de vi lernas la infano --- diris riproĉe mia edzino kaj anstataŭ doni al mi vespermanĝon, eksidis.
--- Kion li lernas de mi?
--- La senpaciencon. La fileto estas tial tiel nervoza, ĉar vi ne montras disciplinon.
Ŝ eksaltis kaj promenante tien kaj reen, daŭrigis:
--- La infano kondutos, kiel li vidas de siaj gepatroj. Ĝuste tial mi petas vin, ke hejme vi estu pripensa kaj nenervoza, kiel tio decas al serioza patro. La infano…
--- En ordo --- mi parolis sen nervozeco kaj pripensante --- sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon.
--- Ĉu vi vidas do, tia estas vi --- subigis min mia edzino, --- ankaŭ la infanon vi ĉiam interrompas, vi ne havas paciencon lin finaŭskulti. De vi li lernas tiun malbelan kutimon, ke li ĉiam miksas sin en la aferojn de plenkreskuloj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |