Vizitu Forumon

Mi fariĝos ordemulo

(GMT+08:00) 2012-09-17 16:28:08

Matene je la sepa horo vekis min mia edzino:

--- Leviĝu jam!

--- Sed ankoraŭ estas frue --- mi kontraŭdiris --- mi devas iri en mian oficejon nur je la duono post la oka.

--- De nun ĉiumatene vi ellitiĝos je la duono post la sesa --- ŝi deklaris per voĉo ne permesanta kontraŭdiron. --- Kiel lernu la infano diligentecon, kiam li vidas kuŝi sian patron, kiam li jam devas iri en la lernejon?

Mi ellitiĝis kaj vestis min. Mia edzino diris al mi, ke mi faru mem mian matenmanĝon, mi devis ofte enkuri al mia edzino --- kiu ankoraŭ kuŝis en la lito --- ĉar mi ne trovis la sukeron, la kafon, la buteron. Fine ŝi senpacience kriis:

--- Ne estu tiel senhelpa. Rigardu ĉirkaŭ vi serioze kaj vi trovos ĉion: Kiel estu lerta, inventema la infano, se li havas tian patron?

Ĉio estus en la plej granda ordo, se hazarde mi ne estus aŭdinta tra la malfermita fenestro interparoladon. Kio okazis sube en la ĝardeno inter mia fileto kaj onklo Keceli. Onklo Keceli estas la domzorganto.

--- Vi estas la teroristo de la tuta domo --- diris malhele onklo Keceli.

--- Via patrino povus vin iom eduki!

--- Ŝi ne havas tempon, onklo Keceli, ĉar ŝi ĉiam edukas paĉjon.

Kornel Toth

el la hungara: Paŭlo Balkanyi

(el "Norda Prismo")


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto