Vizitu Forumon

Zhang Wei kaj lia premiita romano

(GMT+08:00) 2012-10-09 15:27:25

En aŭgusto de la lasta jaro la 8a Literatura Premio Mao Dun estis aljuĝita al kvin verkistoj, kaj Zhang Wei okupis la unuan lokon per la romano Vi sur la Altebenaĵo, kiun li opiniis la plej kompleksa el siaj verkoj. La romano konsistanta el 39 volumoj estas plenumita post 22-jara peniga laboro. Ĝi rakontas la neordinaran historion de la heroo geologo kaj spegulas la travivaĵojn de la ĉinoj naskiĝintaj en la 1950-aj jaroj, kiuj ĉiam esploris spertojn de la patra generacio. La aŭtoro esperas, ke la libro veku la memorojn de ĉinoj pri la pasinteco, kaj ke oni forgesu la doloron de la maljuna generacio. Diference de liaj aliaj verkoj la romano Vi sur la Altebenaĵo ampleksas multajn sciojn de naturaj sciencoj, inkluzive de botaniko, geologio kaj pedologio, kaj tio por la aŭtoro estis granda defio. Zhang konfesis, ke dum la 22-jara verkado li ŝanĝis la manieron de vivspertado. "Por la verkado mi faris multajn preparojn kaj komencis la vojaĝon ligeblan kun la infanaĝa vagado. Mi atenteme aŭskultis sonojn de la naturo kaj registris perceptaĵojn el la naturo. Mi vagis sub la libera ĉielo kaj vizitis vilaĝanojn. Dum ĉirkaŭ 20 jaroj mi ricevis multajn materialojn por la verkado."

La vendo de la libro estis kontentiga ekster lia atendo, kaj plaĉo de la legantoj forte inspiris lin. Iu maljuna geologo legis la romanon kaj rekomendis ĝin al siaj filino kaj bofilo. Alia leganto verkis tre longan noton pri la romano. Zhang ricevis multajn premojn, tamen li tre domaĝas sentojn de la legantoj. "Tiuj ekzemploj estas plej granda inspiro al la verkinto kaj sentigas al mi la signifon de la verkado. Iam libro serĉas siajn legantojn, tial eĉ tre bonan libron eble neniu ŝatus, kaj malbona libro estus ŝatata. Tio estas tute normala laŭ mi."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto