Vizitu Forumon

Zhang Wei kaj lia premiita romano

(GMT+08:00) 2012-10-09 15:27:25

Verkinte la romanon Vi sur la Altebenaĵo, Zhang estis jam 54-jara. Li diris al raportisto, ke li lernis en mezlernejo kaj neniam vizitis superan mezlernejon. En la jaro 1980 li diplomiĝis el la Ĉinlingva Fakultato de la Yantai-a Instruista Kolegio, kaj poste dum longa tempo li okupiĝis pri studo de historiaj dokumentoj kaj materialoj. Dum pli ol 4 jaroj li kaj liaj kolegoj redaktis kaj eldonis 33 volumojn da Kolektoj de Historiaj Dokumentoj kaj Materialoj de Shandong-provinco. Tio estas la plej grava verkado kaj studo en lia frua periodo kaj li kolektis multajn materialojn por la posta verkado. Kiam li estis tre juna, li ofte vagis en arbaro. Tial li tre ŝatas la naturon. "Pro diversaj kaŭzoj de miaj gepatroj nia familio loĝis en marborda arbarkulturejo. En la infanaĝo mi tre malofte renkontis aliajn homojn kaj ofte restis kune kun hejmaj bestoj kaj kunfandiĝis kun la naturo. Xilan estis vilaĝo plej proksima al nia hejmo. Mi verkis la romanon Septembra Fabelo, prenante ĝin kiel la ĉefan fonton. Soleco kaj la vivo akorda kun la naturo, travivaĵoj de la infanaĝo estas tre valoraj riĉaĵoj por mi. Ili nuancis enhavojn de miaj verkoj. Iuj opiniis, ke mi tro multe priskribis la naturon kaj agrojn. Fakte tio rilatas kun miaj vivspertoj."

En la jaro 1986 publikiĝis La Antikva Ŝipo, la unua romano de Zhang Wei. Ĝi vekis fortan eĥon de la literatura rondo. Komentariistoj opiniis, ke ĝi estas unu el la plej reprezentivaj verkoj de la nova periodo. Poste ĝi enviciĝis inter "la cent plej eminentaj literaturaj libroj dum cent jaroj" kaj inter "la cent plej influaj ĉinlingvaj romanoj dum cent jaroj" kaj ricevis la premion Zhuang Zhongwen.

Zhang ŝatas legadon. En la pasintaj dekoj da jaroj li legis grandan kvanton da ĉinaj kaj fremdlandaj libroj, ne nur literaturaj, sed ankaŭ antropologiaj, filozofaj, politik-ekonomikaj, arkitekturaj, estetikaj, botanikaj kaj geologiaj. Li legis ĉiujn akireblajn librojn laŭ sia plano.

Zhang konfesis, ke li estas turmentata de konfliktantaj pensoj. Li esperas, ke li pozitive kaj optimiste vivu kaj verku, tamen la reala vivo estas plena de malfaciloj kaj suferoj, pro kiuj li ne povas optimistiĝi. Maltrankvilo estas neevitebla, tamen li persistas en sia konvinko respondi kun bona intenco al la realo kaj esprimi la vivon por ke la verkoj estu utilaj al la moroj de la mondo kaj la popola sento, varmigu la korojn de la legantoj kaj servu al la kreskado de junuloj. Parolante pri literaturaj defioj, li opiniis, ke literatura ŝtormo estas tre danĝera en la nuna epoko de informadika tekniko, kaj verkistoj devas reveni al la tradicio.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto