Jiang Lansheng, estro de la Ĉina Societo de Vortaroj, gvidanto de la 6-a eldono de Vortaro de Moderna Ĉinlingvo, diris,
"De la jaro 1978 ĝis hodiaŭ, en la pasintaj 34 jaroj, sinjoroj Lv Shuxiang kaj Ding Shengshu sinsekve estis ĉefredaktoroj de la vortaro. Pro la historia atingo kaj kontribuo en kampoj de ĉina lingva normigo, edukado kaj kultura konstruado, ktp, la vortara rondo alte taksis ĝin. Ili opinias, ke ĝi estas la unua vortaro, kiu difinis la normon de la moderna ĉinlingvo. Do Vortaro de Moderna Ĉinlingvo estas mejloŝtono en ĉina vortara disvolviĝa historio."
1 2 3 4