Vizitu Forumon

La kreado kaj persistado de Vortaro de Moderna Ĉinlingvo

(GMT+08:00) 2012-10-10 18:05:06

La 6-a eldono de Vortaro de Moderna Ĉinlingvo celas konstante disvolviĝi kaj antaŭeniri kun la evoluado de la epoko, forte altigi la sciencecon, epokecon, normecon kaj praktikecon. La novaj vortoj, sencoj kaj uzadoj sufiĉe reflektis la novajn aferojn, ideojn kaj sociajn vivojn en la nova epoko.

Sinjoro Lv Shuxiang diris, ke ĉiuj vortaroj bezonas senĉesan revizion. Vortaro de Moderna Ĉinlingvo ĝuste perfektiĝas per la spirito de konstanta disvolviĝo kaj antaŭeniro kun la evoluado de la epoko.

En la historio de Vortaro de Moderna Ĉinlingvo, oni faris 3 grandajn revizitojn, respektive en la jaroj 1996, 2005 kaj 2012. Cai Wenlan, vicestro de la Lingva Instituto de la Ĉina Soci-scienca Akademio, diris,

"Vortaro de Moderna Ĉinlingvo estas klasika vortaro, la mejloŝtono en la disvolviĝo de ĉinaj vortaroj, la plej sukcesa sperto estas spirito. Mi povas esprimi ĝin per tri frazoj, la unua estas rigora scienca spirito, la dua estas spirito de konstanta disvolviĝo kaj antaŭeniro kun la evoluado de la epoko, la tria estas spirito de sindediĉo al la socio."

La vortoj en la 6-a eldono de Vortaro de Moderna Ĉinlingvo sufiĉe reflektas la novajn fizionomiojn de ĉinlingva sistemo en la nova epoko, speciale de la pasintaj sep aŭ ok jaroj. Ĝi similas al grandangula objektivo, kiu multflanke reflektas profundajn ŝanĝiĝojn de la socio kaj havas fortan epokan atmosferon.

Karaj amikoj, nun ni finas nian hodiaŭan progremeron, dankon por via aŭskulto.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto