Vizitu Forumon

La perspektivo de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Mez-orienta Eŭropo estas brila

(GMT+08:00) 2012-10-15 11:07:59

Sekve de la projekto "eliri" antaŭenpuŝata de la ĉina registaro en la lastaj jaroj, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Belorusio gajnis grandan progreson en kampoj de importo-eksporta komerco, ekonomia kaj teknika kunlaboro, ktp. En la lasta jaro, la totala komerca sumo de Ĉinio kaj Belorusio jam atingis 3 miliardojn da usonaj dolaroj.

Certe tiuj fruktoj nur estas malgranda parto de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Mez-orienta Eŭropo. Pri la situacio de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Mez-orienta Eŭropo en la lastaj jaroj, Chen Ming, estro de la departemento pri Eŭropo sub la ĉina komerca ministerio, diris:

"De la lastaj jaroj, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Mez-orienta Eŭropo rapide disvolviĝas. La duflanka komerca sumo altiĝas multe kaj ankaŭ la duflanka investado. En la jaro 2011, la komerca sumo altiĝis ĝis 48.9 miliardoj da usonaj dolaroj, de iom pli ol 3 miliardoj en la jaro 2001. Antaŭ 10 jaroj, ni investis dekojn da milionoj al Mez-orienta Eŭropo kaj nun la investa sumo superis 3 miliardojn. La investa sumo el Mez-orienta Eŭropo al ni atingis pli ol 1,5 miliardojn."

La rapida kresko de la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Mez-orienta Eŭropo profitis de disvastiĝo de la ekonomia kaj komerca kunlabora kampo.

En aprilo ĉi-jare, ĉina ĉefministro Wen Jiabao renkontiĝis kun gvidantoj de la registaroj de 16 landoj el Mez-orienta Eŭropo, tio havas historian signifon al ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du flankoj. La 12 rimedoj de Ĉinio publikigitaj dum la renkontiĝo por akceli la amikecan kunlaboron inter la du flankoj fortigas la konfidon de diversaj landoj el Mez-orienta Eŭropo por ekspansiigi kunlaboron kun Ĉinio.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto