Vizitu Forumon

La perspektivo de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Mez-orienta Eŭropo estas brila

(GMT+08:00) 2012-10-15 11:07:59

Pollando estas unu el la landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. En la jaro 1950, Ĉinio kaj Pollando subskribis la unuan komercan konvencion inter la dulandaj registaroj. En la jaro 2010, la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Pollando atingis 11,14 miliardojn da usonaj dolaroj. Pollando jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio en mez-orienta Eŭropo en sep sinsekvaj jaroj. Kaj Ĉinio estas la plej granda eksporta lando kaj la plej granda komerca partnero de Pollando en Azio. Tadeusz Chomicki, pollanda ambasadoro en Ĉinio, diris, ke sendube Ĉinio estas unu el la plej gravaj komerc-kunlaboraj partneroj de landoj el Mez-orienta Eŭropo. La pollanda registaro esperas daŭre altigi la ekonomian kaj komercan kunlaboran nivelon kun Ĉinio. Li diris:

"16 landoj de Mez-orienta Eŭropo ne estas simpla unueca ento. La unika komuna punkto de ni estas, ke ĉiuj landoj esperas disvolvi kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio kaj kune akiri profiton. Ne nur al Pollando kaj aliaj landoj el Mez-orienta Eŭropo, sed ankaŭ al Ĉinio, la kunlaboro inter ni ne atingis la decan nivelon. En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio estis la plej rapide disvolviĝanta lando en la ekonomia kampo. Ankoraŭ estas granda promocia spaco de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj el Mez-orienta Eŭropo."

Ĝuste kiel la vortoj de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, kiu diris en ekonomia kaj komerca forumo de Ĉinio kaj landoj el Mez-orienta Eŭropo en aprilo de la kuranta jaro, ke la amikecaj rilatoj inter Ĉinio kaj landoj el Mez-orienta Eŭropo vizaĝas rapidan disvolvan ŝancon. Se ni pene laboros en la kampo, ni certe rikoltos abundajn fruktojn.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto