Vizitu Forumon

La vivo de s-ro Ye Nianxian en sia kvardrata korteto

(GMT+08:00) 2012-10-15 17:57:50

Beihai-parko de Pekino estas anktivece reĝa ĝardeno, kies ŝanĝiĝo neniel apartiĝas de la evoluo de la antikva urbo Pekino. Same ŝanĝiĝas la kvadratkortoj en Hutongoj ĉirkaŭ Beihai-parko---alternas la gloro kaj humiliĝo, prospero kaj velkiĝo de Pekino tra generacioj.

Fama sociologo, sinjoro Ye Nianxian ja loĝas tie en kvadratkorteto. Li diris, ke pro tio, ke lia patro sinjoro Ye Junjian, (kiu esperante nomiĝas Cicio Mar), portas la titolon "tradukisto kaj verkisto de infanlibroj," oni scias lian korteton kaŝitan en Gongjian-hutongo, oriente ĉe Beihai-parko. Nun tie fariĝas paradizo de esperantistoj. Pekinaj esperantistoj regule venas al lia hejmo por babilado en vintrinkado. De tempo al tempo aperas en la korteto fremdlandaj vizaĝoj. Ofte oni miskomprenis, ke tie eble estus unu el la turismaj vidindejoj de Pekino.

Sinjoro Ye Nianxian diris, ke knabece li vivis en familio ne tiom riĉa. Tamen la patro decidis aĉeti domon kuncele havi pli bonan medion por verkado. Li vidis, ke la patro fortostreĉe verkis por kolekti monon por ne nur la profesio, sed ankaŭ la patrino.

( La kvadrata korto de s-ro Ye Nianxian )

"Tiam mia patrino suferas malsanon je tria perioda pulmito. Kuracisto proponis, ke ŝi multe piediru. Pli bone estus flegi florojn aŭ planti fruktajn arbojn. Tial mia patro decidis aĉeti domon. Li do tagnokte skribadis, tiel ke malsaniĝis ankaŭ al li je brako kaj brusto…. Li tre amas nian hejmon, kompreneble pli multe pro la amo al la patrino kaj pro la devo al la familio."


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto