Vizitu Forumon

La vivo de s-ro Ye Nianxian en sia kvardrata korteto

(GMT+08:00) 2012-10-15 17:57:50
Kelkvorte fininte la rakonton pri la kialo aĉeti la korteton, sinjoro Ye Nianxian ekparolis pri la deveno de la korteto. Li diris, ke la nova hejmo estis setletita en la korteto sur la malebena grundo, kaj la fenestroj estis papere gluitaj, tra kiuj facile entrudiĝis norda vento….. Por la patrino, la patro decidis kolekti pluan monon por novigi la korteton.

Li ankoraŭ tenas la dankemon al la kolegoj kaj amikoj, kiuj simpatie helpis al li en la novigado de la domo.

( Iu angulo en la korteto, treege ĉinstila! )

"Tiam mi ĵus eklaboris en fabriko. La kolegoj alvenis por helpi nin en la novigadon. Ili laboris en nia korteto sen ia ajn rekompenco, apenaŭ vespermanĝo. Mi memoras, ke unu el miaj amikoj de elementa lernejo, je kelkaj jaroj pli aĝa ol mi, ofte venigis siajn lernantojn por la helpo. Li heredis la familian malsanon: hipertensio, je tio lia vizaĝo ruĝe briletis. Eĉ li ne povas labori li venis por direkti alies laboron. Bedaŭrinde li jam mortis…."


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto