Vizitu Forumon

La psalmaro

(GMT+08:00) 2012-10-22 17:22:33

Kiam Anna-Klara en sia sepa jaro vizitadis la unuan klason, iun tagon ŝi petis de mi psalmlibro .

"Kial?" mi demandis.

"Ĉar ankaŭ Gustavo havas."

"Povas esti," mi respondis, "sed mi neniam aŭdis, ke tiel etaj knabinoj havus psalmaron."

"Sed ankaŭ Gustavo havas."

Kion fari, mi iris aĉeti psalmaron.

( Psalmo oftege rilatas al religiaj aferoj )

Mi trovis multe da diversaj psalmlibroj, malgrandajn, belajn librojn kun mola bindo, orkadraj paĝoj kaj ankaŭ grandajn librojn kun belaj, simplaj literoj. Mi aĉetis, kiu estis la malplej kosta, por ke la infano bontempe lernu la ŝparemon, precipe en tiaj seriozaj aferoj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto