Vizitu Forumon

La psalmaro

(GMT+08:00) 2012-10-22 17:22:33
"Kara Anna-Kiara," mi diris, "psalmaro estas io multe pli serioza, ol vi imagas. Oni ne staru antaŭ spegulo por kanti el psalmaro. La psalmolibro ne estas por ludi per ĝi. Kiam vi estos pli aĝa, la instruist-onklino klarigos al vi, kio estas esence psalmaro."

( La psalmo de Esperanto-versio )

Anna-Kiara sidis serioza kaj silenta. Ŝi rigardis sincere al mi kaj decidvoĉe diris:

"Mi volas diri al vi nur unu aferon : Oni ne eniras ĉambron antaŭ ol frapi."

Mi ne kredas, ke Anna-Kiara estas jam matura por religiaj problemoj.

                                                                                                                                       Hasse Z.

el la sveda: A ndreo Gauder (el "LiteraturaMondo" )


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto