Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Pakistano konstruas platformon de investo kaj komerco

(GMT+08:00) 2012-10-23 18:11:06

Novembre de 2006 dum sia vizito en Pakistano ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao subskribis Memorandon de Kompreno pri la Starigo de Ĉina-Pakistana Komuna Invest-Kompanio. Julie de la sekva jaro fondiĝis la kompanio. La Ŝtata Disvolva Banko de Ĉinio kaj la Financa Ministerio de Pakistano respektive elspezis 100 milionojn da usonaj dolaroj kiel investojn por industrio kaj infrastrukturo.

Cao Wenjiang, ĝenerala direktoro de la Ĉina-Pakistana Komuna Invest-Kompanio, diris al nia raportisto, ke en la pasintaj kvin jaroj la kompanio liveris konsultiĝan servon al ĉinaj firmaoj por ilia investado en Pakistano kaj peris por financado kaj ekipaĵa importo de pakistanaj firmaoj el Ĉinio. Ĝi plenumis kaj entreprenas 22 programojn. "Efektivigo de tiuj programoj forte subtenas la socian kaj ekonomian disvolviĝon de Pakistano kaj kreas kondiĉojn por konstrukontraktoj kaj ekipaĵa eksporto de ĉinaj firmaoj. Unue, la invest-kompanio povas esti unu el akciuloj de kompanio investita de ĉina firmao en Pakistano aŭ starigi konsorcion malfermi krediton al ĉinaj firmaoj por ilia investado en Pakistano; due, ĝi donas subtenojn al pakistanaj firmaoj por ilia ekipaĵa importo el Ĉinio; trie, ĝi pruntas monon al entreprenoj kuninvestitaj de ĉinaj kaj pakistanaj firmaoj; kaj kvare, ĝi peras inter ĉinaj kaj pakistanaj firmaoj kaj liveras financan subtenon por la aĉeto de krudaj materialoj el Pakistano.

La firmao Tariq kun sia ĉefstabejo en Lahore estas la plej granda vitroproduktanto en Pakistano. Danke al la perado kaj financa subteno de la invest-kompanio Tariq importis produktolinion de platvitro el la ĉina firmao Yaohua, kio multe altigis la teknologian nivelon kaj rendimenton de Tariq. Tariq Baig, ĝenerala direktoro de la pakistana firmao, atribuis la teknikan enkondukon al la invest-kompanio. "La Ĉina-Pakistana Komuna Invest-Kompanio estas tre grava por ni. Ĝi prezentis al ni la firmaon Yaohua, giganton de vitroproduktado en Ĉinio, kaj peris por la importo de ekipaĵoj el Ĉinio. Danke al ĝi ĉinaj kompanioj eksciis, ke ni estas granda vitrokompanio en Pakistano, kaj vendis al ni ekipaĵojn je tre favora prezo. La invest-kompanio donis al ni grandan helpon kaj estas tre utila al ni."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto