Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Pakistano konstruas platformon de investo kaj komerco

(GMT+08:00) 2012-10-23 18:11:06

Javed Mahmood, ĝenerala vicdirektoro de la invest-kompanio, diris, ke la kompanio donis tre grandan helpon al pakistanaj firmaoj por la importo de ĉinaj ekipaĵoj kaj lernado de freŝaj teknikoj kaj administraj spertoj el ĉinaj entreprenoj, kio forte akcelis la ekonomian disvolviĝon de Pakistano. Li diris: "Mi opinias, ke estas grave kaj signife, ke la registaroj de la du landoj konsentis establi la invest-kompanion en Pakistano. Ĝi estas la plej granda kaj evoluanta investcela financ-institucio. La kompanio devas ludi la rolon de sia avantaĝo pri kapitalo kaj kunlaboro, kaj tiel ĝi povas disvolvi multajn rimedojn de investo por ĉinaj kaj pakistanaj kompanioj, kaj la pakistanaj kompanioj povas lerni novajn teknikojn kaj administrajn metodojn de ĉinaj kompanioj."

Por plene prezenti ĉinajn elementojn la invest-kompanio starigis la konsultiĝan sekcion pri Ĉinio. Liu Haining, direktoro de la sekcio, diris, ke la invest-kompanio estas ne nur financa institucio, ĉar ĝi celas ankaŭ la la investon kaj komercon de la du landoj, kaj pro tio la sekcio ludas la rolon inviti ĉinajn entreprenojn. La sekcio ofte liveras al ĉinaj entreprenoj informojn pri la sekureca situacio en Pakistano kaj invitas ĉinajn entreprenojn al Pakistano por fari esploron kaj kunlabori kun lokaj entreprenoj.

Krome la invest-kompanio donas kapitalan subtenon al ĉinaj entreprenoj, kiuj ricevis kontraktojn de grandaj programoj en Pakistano. La honkonga asociita energi-grupo ricevis fortajn subtenojn el la Ŝtata Disvolva Banko kaj la Ĉina-Pakistana Komuna Invest-Kompanio, kiam ĝi aĉetis petrol-gasan programon de Pakistano. Ĝia ĝenerala vicdirektoro Song Yu esprimis sian esperon, ke oni fondu kompaniojn similajn al la Ĉina-Pakistana Komuna Invest-kompanio en aliaj landoj por servi al ĉinaj entreprenoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto