Vizitu Forumon

Vojaĝo al ĉarma kokosa insulo Hainan

(GMT+08:00) 2012-10-31 15:48:10

La provinco Hainan situas en la ĉina suda landparto kaj ĝia turisma industrio rapide progresas, dependante de la unika insula ĉarmo. De la lastaj jaroj, dank'al bonŝanco konstrui internacian turisman insulon, la provinco Hainan senĉese antaŭenigas novigon kaj ekspluaton kaj esploras harmonian kunfandiĝon de naturaj riĉfontoj kaj tradicia kulturo. Antaŭ nelonge raportisto venis al la provinco kaj spertis tiean unikan tradician kulturan turismon.

Hainan estas provinco, kie koncentriĝas multaj gentoj. En longdaŭra disvolva procezo, lokaj gentoj formis enhavoriĉajn kaj karakterizajn elstarajn tradiciajn kulturojn. Ili estas valoraj kulturaj heredaĵoj kaj ankaŭ gravaj kulturaj kaj turismaj riĉfontoj de la provinco.

Akceptante intervjuon de la raportisto, Sun Ying, vicestro de Komitato por Turisma Disvolvado de Hainan, konigis, ke en la urbo Sanya kaj gubernioj Lingshui kaj Baoting troviĝas aroj da ĝardenoj kun naciminoritata stilo, kaj tie ofte okazas diversaj folkloraj aktivadoj, kiuj estas allogaj por turistoj. Sun Ying diris:

"Ni faris ekspluaton en pluraj vidindejoj, kiuj havas dense naciminoritatan kulturan etoson. Ekzemple oni povas vidi originalan kulturon en la ĝardeno Kateĉuareka Valo, kiu estas rekonstruita de vilaĝo de lioj. Same kiel antikvaj muzikaĵoj de la naŝioj en la urbo Lijiang ni tre volas en Hainan apreci prezentadon de 'rakonto de la lioj kaj tiel koni la lokan kulturon. "

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto